Seksa revolucio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La termino '''seksa revolucio''' aŭ '''seksa liberiĝo''' rilatas al la profunda kaj vasta ŝanĝo okazinta dum la dua duono de la dudeka jarcento en multaj okcidentaj landoj spitante la tradiciajn kondutregulojn rilatajn al la koncepto pri seksa [[Moralo|moraleco]], homa seksa konduto, kaj [[Seksumado|seksaj rilatoj]].
La seksa revolucio identiĝas kun [[Seksegaleca Konsiderado|genra egaleco]], [[feminismo]], [[Kontraŭkoncipo|kontraŭkoncipaj metodoj]], kiel ankaŭ kun socia kaj politika kontestado. Multaj de la revoluciaj ŝanĝoj en seksaj normoj de tiu periodo transformiĝis kun la paso de la jaroj en akceptitajn, laŭleĝajn normojn de seksa konduto.
La seksa revolucio kondukis al la disvastiĝo de ĉiaj seksrilatoj kaj al la ĝenerala akcepto de antaŭgeedziĝa seksumado, la agnosko kaj normaliĝo de [[samseksemo]] kaj aliaj formoj de sekseco. Ĝi kaŭzis plioftiĝon de negeedziĝintaj paroj, malfruiĝon de la aĝo de geedzeco, naskiĝojn de infanoj ekster geedzeco, [[Samseksaj edzeco kaj edzineco|edz(in)iĝojn kaj civilajn kuniĝojn]] inter samseksuloj kaj ankaŭ la aperon de novaj tipoj de [[Familio|familioj]] (solpatr(in)ecaj kaj samsekspatr(in)ecaj).
|