Kontraŭkoncipa pilolo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La '''kombinita buŝa kontraŭkoncipa pilolo''', ofte nomata '''gravedpreventa''' aŭ '''kontraŭkoncipa pilolo''' aŭ familiare nur '''"la pilolo"''', estas naskoregada metodo k...' |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La '''kombinita buŝa kontraŭkoncipa pilolo''', ofte nomata '''gravedpreventa''' aŭ '''kontraŭkoncipa pilolo''' aŭ familiare nur '''"la pilolo"''', estas naskoregada metodo kiu inkludas kombinon de [[Oestrogeno|oestrogenoj]] (oestradiolo) kaj [[Gestogeno|gestogenoj]] (progestino). Kiam prenitaj (englutitaj) ĉiutage, tiuj piloloj inhibas fekundecon ĉe inoj.
Ili unue estis aprobitaj por kontraŭkoncipa uzo en Usono en [[1960]], kaj estas tre populara formo de naskoregado. Ilin nuntempe uzas pli ol 100 milionoj da virinoj en la tuta mondo kaj preskaŭ 12 milionoj da virinoj en [[Usono]]. Ĝia uzado multe varias laŭ lando, aĝo, edukado kaj geedzeca stato. Triono de virinoj en aĝo de 16-49 en [[Unuiĝinta Reĝlando|Britio]] nuntempe uzas aŭ la kombinitan pilolon aŭ la gestogen-nuran pilolon, kompare kun nur 1% de virinoj en [[Japanio]].
Ambaŭ specoj enestas en la Listo de Esencaj Medikamentoj de la [[Monda Organizaĵo pri Sano]], kiu enhavas la plej gravajn kuracilojn bezonatajn en baza sansistemo.
La kontraŭkoncipa pilolo estis katalizilo por la [[seksa revolucio]]. Mondaj historiistoj akreditas la pilolon kiel la plej gravan kontraŭkoncipilon, kiu transdonis potencon pri reproduktaj rajtoj de viroj al virinoj.
|