Sennacieca Asocio Tutmonda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
== Agado ==
SAT eldonas la ĉiumonatan gazeton ''[[Sennaciulo]]'', la jaran kulturan bultenon ''[[Sennacieca Revuo]]'', kaj diversajn librojn kun kleriga enhavo, el kiuj la plej grava estas [[Plena Ilustrita Vortaro]]. Ĝi ankaŭ publikigas plian klerigan materialon sur la [http://www.satesperanto.org/-SAT-Kulturo-.html reton].
 
[[SAT-Kongreso]] estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.
 
La "[[SAT-junulfako|junulfako]]" estis la junulara sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda. Male al formale organizitaj Esperanto-asocioj nejunularaj kaj junularaj, kiuj havas konstantan strukturon, ĝi estas "nur" neformala sekcio de asocio, kaj ekde la Dua Mondmilito havis agadofazojn tre viglajn, kun motoraj aktivuloj tre engaĝitaj, kaj fazojn tre trankvilajn. Organo de la junulfako estas la eldonaĵo [[La Juna Penso]], kreita en 1954 fare de [[Andreo Andrio]], kiu redaktis la unuajn 12 numerojn; ĝi estis sufiĉe prospera sub la gvido de diversaj skipoj ĝis proksimume la jaro 1980, paŭzis ĝis vana provo revivigi ĝin en 1994 kaj denove aperis ekde decembro 1997 pli malpli regule.