Propagando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldono de ligilo.
Linio 32:
Propagando ofte estis utiligita por influi opiniojn kaj kredojn en religiaj temoj, precipe dum la malkonkordo inter la [[Romkatolika Eklezio]] kaj la [[Protestantismo|protestantaj eklezioj]]. Propagando fariĝis pli ofta en politikaj kuntekstoj, aparte por rilati al iaj klopodoj sponsoritaj fare de registaroj, politikaj grupoj, sed ankaŭ ofte de sekretaj interesoj. En la komenco de la [[20-a jarcento]], propagando estis ekzempligita en la formo de [[Politika partio|partiaj]] [[slogano]]j. Ankaŭ en la komenco de la 20-a jarcento la esprimo ''propagando'' estis uzita fare de la fondintoj de la ĝermanta industrio de [[publikaj rilatoj]] por rilati al iliaj agadoj. Tiu uzokutimo formortis ĉirkaŭ la tempo de la Dua Mondmilito, ĉar la industrio komencis eviti la vorton, surbaze de la pejorativa implico kiun ĝi estis akirinta.
 
Laŭlitere tradukite de la latina [[gerundivo]] kiel "aĵoj kiuj devas esti disvastigitaj", en kelkaj kulturoj la esprimo estas neŭtrala aŭ eĉ pozitiva, dum en aliaj la esprimo akiris fortan negativan konotacion. La implicoj de la esprimo "propagando" ankaŭ povas varii dum tempo. Ekzemple, en la [[portugala]] kaj en kelkaj [[Hispana lingvo|hispanparolantaj landoj]], precipe en la [[Suda Konuso]], la vorto "propagando" kutime rilatas al la plej ofta manipula amaskomunikilaro - "reklamado".
 
En la [[angla]], propagando estis origine neŭtrala esprimo por la disvastigo de informoj en favoro de iu antaŭfiksita celo. Dum la 20-a jarcento, aliflanke, la esprimo akiris ĝisfunde negativan signifon en okcidentaj landoj, reprezentante la intencitan disvastigon de ofte falsaj, sed certe "devigaj" asertoj por apogi aŭ pravigi politikajn agojn aŭ ideologiojn. Tiu redifino ekestis ĉar la registaro de kaj [[Sovet-Unio]] sub [[Stalino]] kaj [[Germanio]] sub [[Hitlero]] montris eksplicite uzadon de propaganda preferado - respektive, komunismo kaj naziismo- en ĉiuj formoj de publika esprimo. Ĉar tiuj ideologioj estis abomenindaj por liberalaj okcidentaj socioj, la negativaj sentoj direkte al ili estis projekciitaj en la vorton "propagando" mem. El mala vidpunkto simila uzado estis farita de demokratiaj ŝtatoj por propagandi ne ĉiam ĝustajn aŭ justajn informojn. Tamen, [[Harold Lasswell]] observis, jam en 1928, ke, "Propagando fariĝis epiteto de malestimo kaj malamo, kaj la propagandistoj serĉis protektan kolorigon en tiaj nomoj kiaj 'publikrilata konsilisto,' 'specialisto en publika edukado,' 'publikrilata publicisto.' "<ref>pp. 260–261, "The Function of the Propagandist", ''International Journal of Ethics'', 38 (no. 3): pp. 258–268.</ref>