Gerundivo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Gerundivo''' estas termino, kiu en la latina gramatiko nomas senpersonan verboformon (futuran pasivan participon) funkciantan kiel adjektivo kaj esprimantan devon aŭ neceson...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:52, 4 apr. 2016

Gerundivo estas termino, kiu en la latina gramatiko nomas senpersonan verboformon (futuran pasivan participon) funkciantan kiel adjektivo kaj esprimantan devon aŭ neceson de io. Pro sia adjektiva karaktero, ĝi estas tradicie klasifikita kiel participo, kaj tial ke ĝi indikas agon, kiu devas esti plenumita, oni nomas ĝin "participo de neceso". Ĝi deklinaciiĝas kiel adjektivo de la unua klaso, kaj estas formita per la aldono al la prezenca verba radikalo de la finaĵoj -andus, -a, um por la unua konjugacio, -endus, -a, -um por la dua kaj la tria kaj -iendus, -a, -um por la kvara.

En aliaj lingvoj,la termino tradicie aplikiĝas al verbaj adjektivoj kaj substantivoj.

En la klasika latino la gerundivo distingiĝas forme kaj funkcie de la gerundio kaj la prezenca aktiva participo. En malfrua latino tiuj diferencoj plejparte perdiĝis.

La ekvivalento al la gerundivo en Esperanto estas adjektivoj kun verba radiko kaj la sufikso -end. Tio, kio staras antaŭ -end, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. End-vortoj do ĉiam devenas de verboj, tamen oni povas uzi la sufikson -end nur ĉe transitivaj verboj.