Gerundivo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Gerundivo''' estas termino, kiu en la [[Latina lingvo|latina gramatiko]] nomas senpersonan [[Verbo|verboformon]] (futuran pasivan [[Participo|participon]]) funkciantan kiel [[adjektivo]] kaj esprimantan devon aŭ neceson de io. Pro sia adjektiva karaktero, ĝi estas tradicie klasifikita kiel participo, kaj tial ke ĝi indikas agon, kiu devas esti plenumita, oni nomas ĝin "participo de neceso". Ĝi [[Deklinacio (gramatiko)|deklinaciiĝas]] kiel adjektivo de la unua klaso, kaj estas formita per la aldono al la prezenca verba radikalo de la finaĵoj ''-andus'', ''-a'', ''-um'' por la unua [[konjugacio]], ''-endus'', ''-a'', ''-um'' por la dua kaj la tria kaj ''-iendus'', ''-a'', ''-um'' por la kvara.
 
En aliaj lingvoj, la termino tradicie aplikiĝas al verbaj adjektivoj kaj [[Substantivo|substantivoj]].
 
En la klasika latino la gerundivo distingiĝas forme kaj funkcie de la [[gerundio]] kaj la prezenca aktiva participo. En la malfrua latino tiuj diferencoj plejparte perdiĝis.
 
La ekvivalento al la gerundivo en [[Esperanto]] estas adjektivoj kun verba radiko kaj la [[sufikso]] [[End|-end]]. Tio, kio staras antaŭ ''-end'', ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba [[finaĵo]]. End-vortoj do ĉiam devenas de verboj, tamen oni povas uzi la sufikson ''-end'' nur ĉe [[Transitiva verbo|transitivaj verboj]].