Usono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
-- → —
Linio 41:
La aktuala nacio estis fondita de la originalaj dek tri kolonioj de [[Britio]], kiuj situas ĉe la plej orienta landlimo de la lando, borde de la [[Atlantika Oceano]]. Post kiam ili deklaris sin sendependaj ŝtatoj, ili la [[4-an de julio]] [[1776]] eldonis la [[Usona Deklaro de Sendependeco|Usonan Deklaron de Sendependeco]].<ref>http://www.foreignaffairs.com/articles/59919/eliot-a-cohen/history-and-the-hyperpower</ref> La ribelaj ŝtatoj venkis Brition en la [[Usona Revolucio]]. Tio estis la unua sukcesplena kolonia milito de sendependeco.
 
Federala kunveno adoptis la nuntempan [[Usona Konstitucio|Usonan Konstitucion]] la 17-an de decembro [[1783]]. Ĝia ratifo dum la sekva jaro kunigis la subŝtatojn je unu federala respubliko. En [[1791]], la unuaj dek [[amendo]]j al la Usona Konstitucio estis ratifitaj. Ĉi tiuj dek amendoj (nomitaj angle la "Bill of Rights"--Ĉarto—Ĉarto de Rajtoj) garantias protektadon de la usonaj civitanoj de registara potenco. Ekzemple, la unua amendo al la Usona Konstitucio garantias, ke usonaj civitanoj per leĝo rajtas havi iun ajn religion, paroli libere pri iu ajn temo, kunveni por protesti, ktp.<ref>http://www.ggdc.net/maddison/Historical_Statistics/horizontal-file_09-2008.xls</ref>
 
En la 19-a jarcento Usono akiris terenon de [[Francio]], [[Meksiko]], [[Hispanio]], de la [[Rusia Imperio]], aldone la [[Respubliko]]n [[Teksaso]] kaj la [[Respubliko]]n [[Havajo]]. La [[Usona Enlanda Milito]] metis finon al [[sklaveco]] en Usono kaj preventis konstantan fendiĝon de la lando. Mallonga milito kontraŭ Hispanio en [[1898]] kaj la partopreno en la [[Unua Mondmilito]] montris, ke Usono estis monda milita potenco. Dum la [[Dua mondmilito]] Usono iĝis la unua lando, kiu kreis [[nuklea armilo|nuklean armilon]].<ref>Dull, Jonathan R. (2003). "Diplomacy of the Revolution, to 1783", p. 352, chap. in ''A Companion to the American Revolution'', ed. Jack P. Greene and J. R. Pole. Maiden, Mass.: Blackwell, pp. 352–361. ISBN 1-4051-1674-9.</ref>
Linio 85:
=== Enlanda Milito kaj Industriiĝo ===
[[Dosiero:Battle of Gettysburg, by Currier and Ives.png|eta|maldekstra|''[[Batalo de Gettysburg]]'', de [[Currier kaj Ives]], ĉ. 1863]]
Streĉitecoj inter la sklavismaj kaj liberemaj ŝtatoj pliiĝis sub argumentoj pri la rilatoj inter la ŝtata kaj la federacia registaroj, samkiel violentaj konfliktoj pro disvastiĝo de la sklaveco en novaj ŝtatoj. [[Abraham Lincoln]], la kandidato de la plejparte kontraŭsklaveca [[Respublikana Partio]], estis elektita prezidento en [[1860]]. Antaŭ lia enposteniĝo, sep sklavismaj respublikoj deklaris sian [[secesio]]n, kiun la federacia registaro konsideris kontraŭleĝa. Ili formis la [[Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono|Konfederaciitajn ŝtatoj de Usono]]. Kun la konfederaciita atako kontraŭ la [[batalo en Fortikaĵo|Fortikaĵo Sumter]], la [[Usona Enlanda Milito]] komenciĝis kaj kvar pliaj sklavismaj respublikoj eniris en la [[Konfederacio]]n. La [[Usona Proklamo de Emancipo|Emancipoproklamo]] fare de Lincoln en [[1863]] deklaris ke la sklavoj en la Konfederacio estas liberaj<ref>http://www2.census.gov/prod2/decennial/documents/1860a-02.pdf|title=1860 Census.</ref>. Post la venko de la [[Unio (Usona Enlanda Milito)|Unio]] en [[1865]], tri [[amendo]]j al la [[Usona Konstitucio]] garantiis la liberecon por preskaŭ kvar milionoj da [[afrik-usonanoj]] kiuj estis sklavoj. Ili iĝis civitanoj, kaj ricevis la voĉdonrajtojn. La milito kaj ties rezulto kondukis al granda pliiĝo de la federacia potenco<ref>De Rosa, Marshall L. (1997). ''The Politics of Dissolution: The Quest for a National Identity and the American Civil War''. Edison, NJ: Transaction, p. 266. ISBN 1-56000-349-9.</ref> Ĉi tiu milito daŭre estas la plej mortiga konflikto en la [[historio de Usono]], en ĝi pereis pli ol 620 000 homoj--2homoj—2% el la tuta popolo de la nacio, do unu el la plej mortigaj konfliktoj en monda historio. <ref>Maris Vinovskis (1990). "''[http://books.google.com/books?id=gySktxKYPGoC&pg=PA6&dq&hl=en#v=onepage&q=&f=false Toward a social history of the American Civil War: exploratory essays]''". Cambridge University Press. p.6. ISBN 0-521-39559-3</ref>
[[Dosiero:Ellis island 1902.jpg|eta|Enmigrantoj ĉe la [[Insulo Ellis]], [[Haveno de Novjorko]], 1902]]
Post la milito, la [[atenco kontraŭ Abraham Lincoln]] radikaligis respublikanojn por entrepreni politikon por rekonstruado kaj reintegriĝo de la sudaj ŝtatoj certigante la rajtojn de la ĵus liberigitaj sklavoj. La rezolucio de la pridisputata prezident-elekto de [[1876]] de la [[Kompromiso de 1877]] metis finon al la Rekonstruo. La leĝoj de [[Jim Crow]] baldaŭ senrajtigis multajn afrik-usonanojn. En la nordo, urbigo kaj senprecedenca enfluo de enmigrintoj de [[suda Eŭropo|suda]] kaj [[orienta Eŭropo]] akcelis la industriigon de la lando. La ondo de enmigrado, kiu daŭris ĝis [[1929]], disponigis laboron kaj ŝanĝis la usonan kulturon. La evoluo de la nacia infrastrukturo spronis ekonomian kreskon. La [[Vendo de Alasko]] en [[1867]] de [[Rusia imperio]] kompletigis la vastiĝon de la lando en la kontinento. La [[Masakro de Wounded Knee]] en [[1890]] estis la lasta grava armita konflikto de la Indianaj Militoj. En [[1893]], la indiĝena monarkio ĉe [[Pacifiko]], la [[Havaja reĝlando]] estis senpotencigita per puĉo komandita de usonanoj. Usono aneksis la insularon en [[1898]]. La venko en la [[Hispana-usona milito]] samjare montris ke Usono estis mondpotenco kaj sekve aneksis la iamajn koloniojn de Hispanio<ref>http://www3.wooster.edu/History/jgates/book-ch3.html</ref>: [[Puerto-Riko]], [[Gvamo]], kaj [[Filipinio]]. [[Kubo]] iĝis protektorato de Usono dum kvar jaroj kaj poste retis ligita al ĝi ĝis la [[1940-aj jaroj]] pere de la [[Amendo Platt]]. Filipinio akiris sendependecon duon-jarcenton poste. Puerto-Riko kaj Gvamo restas usonaj teritorioj.
Linio 315:
}}
{{portalo Nordameriko}}
 
* [[Artikoloj de Konfederacio]]
* [[Industria revolucio]]