Virginio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Parsa (diskuto | kontribuoj)
→‎Klimato: korektis ligilo
estas amaso da en:Fairfax
Linio 103:
Laŭ la Usona registraro, Virginio enhavas 11 urbajn areojn, de kiuj [[Norda Virginio]], [[Hampton Roads]], kaj [[Richmond (Virginio)|Richmond]] estas la plej grandaj. Richmond estas la ĉefurbo de la ŝtato, kaj la popularo de ĝia urba areo estas pli ol 1 200 000. En la jaro 2010, [[Virginia Beach]] havis la plej grandan loĝantaron en la ŝtato; [[Norfolk]] kaj [[Chesapeake]] estis respektive la dua kaj la tria. Norfolk estas la nukleo de la urba areo Hampton Roads, kiu enhavas pli ol 1 600 000 homoj kaj la plej grandan mararmean bazon en la mondo. [[Suffolk (Virginio)|Suffolk]], kiu enhavas parton de la [[Great Dismal Swamp]], estas aree la plej granda urbo, kaj estas entute 1 111 km<sup>2</sup>.
 
La [[Kantono Fairfax]] estas la plej loĝata kantono en Virginio, en kiu pli ol miliono da homoj loĝas. Tamen, tiu ne inkluzivas la kantonan ĉefurbon [[Fairfax (Virginio)|Fairfax]], kiu estas eksterdistrikta urbo. Tysons Corner en la Kantono Fairfax estas grava loko por komerco kaj butikumo. La najbara [[Kantono Loudoun]] estas la plej rapide kreskanta kantono en la ŝtato, kaj la mediana enspezo tie (US$114 204) estas la plej alta en la ŝtato. La [[Kantono Arlington]] estas praktike urbo, kaj estas aree la plej malgranda memreganta kantono en Usono. La areo de [[Roanoke (Virginio)|Roanoke]], kiu enhavas proksimume 300 000 homojn, estas la plej grada urba areo en la okcidenta parto de Virginio. Male la [[Kantono Westmoreland (Virginio)|Kantono Westmoreland]] havas loĝantaron nur de 17,454.<ref name="QF">{{cite web|title=State & County QuickFacts|url=http://quickfacts.census.gov/qfd/states/51/51193.html|publisher=United States Census Bureau|accessdate=5a de Januaro, 2014}}</ref>
 
== Loĝantaraj tendencoj ==