Persono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Kantio: “Agu laŭmaniere ke vi traktu la homon, en vi mem kaj en aliaj, ĉiam kiel celon neniam kiel ilon” ([[Metafiziko de la Moroj]]). Cetere la sama aŭtoro aliloke atentigas pri ontologia fundamento de la homa digneco, kiu, nome, antaŭstaras la etikan postulon de la kategoria imperativo: li vidas en la radikala kapablo de aŭtonomio, tio estas en la racia kaj libera kapablo sin determini kaj decidi, “la principon de la digno de la homa naturo kaj de tiu racia naturo. Ion similan jam diris ankaŭ [[Johano Piko de la Mirandolo]] en sia “De dignitate hominis”; jam, siavice, Tomaso el Akvino asertis. ke ĉiu homa persono estas celo el si mem ([[Contra Gentes]] III, 112), kaj ke pro tio Dio mem, kiu ankaŭ ĝin kreis, ĝin traktas respekte kaj indulge. Ne, do, pro tio ke homo havas heroecajn virtojn, geniecon, kreativecon, donacemon akiras dignon kaj rajton esti respektita, sed pro tio ke li estas persono: do persono estas io antaŭa, io ĉioposedanta.
 
==Etimologio== l
 
La vorto ''persono'' devenas el la klasika greka πρόσωπον (prósōpon), termino indikanta la maskon de la aktoro, kaj enirita en Italion ĉar sone kaj koncepte nemalsimila al la etruska ''phersu''. Teatraj aktoroj, fakte, en la klasikaj tempoj, kutimis revesti sian vizaĝon per masko kiu utilis doni al ili la karakterizajn aspektojn de la personulo interpretita. Tiu masko modifis kaj intensigis la voĉon: el tiu la latina ''personare'' (per-sonare, paroli tra): el personare, ''persono''. Tiel, oni diru, ke io plej ekstera pasis signifi ion plej interan!