Dalarna: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 40:
* ofta uzo de afrikatoj postalveolaj, kiuj kelkloke emas iom palatiĝi. Ekzemple sveda vorto "göra" (= fari, elparolu: "jëra", vokalon ë per rondigataj lipoj) en ursaa estas "djerå" (elparolu: "ĝero", kun longa e). Sveda "ko" ("ku" = bovino) murae estas "ĉyr" (per rondlipa vokalo) kaj ursae "ĉir" aŭ "tjir", ĉiuj per longa vokalo.
* kelkaj vokaloj diftongiĝas al aj, äj aŭ åj. (Ä estas buŝe pli vasta varianto de vokalo e. Å estas pli vasta varianto de vokalo o). Ke tio verŝajne okazis iam en mezepoko oni konkludas ĉar tiu ŝanĝo trafis ankaŭ kelkajn "kristanajn" vortojn. Ekzemple sveda vorto "ute" (= ekstere) ursae estas "ajtä", "vit" (= blanka) estas "wajt" kaj "krona" (= krono) estas "krajna". En kelkaj muraaj dialektoj, vokalo u anstataŭe fariĝis eŭ, ekzemple "ute" estas "äutä".
* Tipa diferenco inter muraa-elfdala kaj ursaa estas la vario inter ä kaj å, ekzemple sveda vorto "genom" (= tra, elparolu: "jenom") estas ursae "gåjnum" (elparolu: "goj-num") kaj murae "gäjnöm" (elparolu: "gej-nëm"). Sveda "här" (= ĉi tie) tradukiĝas muraen kaj elfdalen al "jän" ("jen") kaj ursaen al "jånä" ("jone"). Sveda "stjärna" (stelo, svede elparolu "ŝĥerna" kun samtempa ŝ kaj ĥ, norvege "stjerne", elparolu tiel) tradukiĝas muraen stjänna ("sĉenna") kaj ursaen "stjånnå" ("sĉonno").
* Foje fariĝas surprize granda simileco inter dalekarla kaj angla diro. Ekzemple sveda vorto "istapp" (= glaciopendaĵo) ursae estas "ajs-stikköl" (= glaci-pikilo) kaj angle "icicle" (elparolu: "ajsi-kl"). Oni rakontis ke iam brito vizitanta Ursaon en fino de 19-a jarcento atendis sur erara flanko de vojo procesion venantan al la preĝejo, sed li tuj komprenis kiam kampulo diris al li ursae "Gök a ödör sajdun åv wejjem" ("Gëk a ëdër sajdun ov ŭejem" = Iru al la alia flanko de la vojo), angle "Go to the other side of the way" (elparole: "Gëŭ tu dxi adxër sajd ov dxë ŭej")).
Eĉ ekzistas malnova sveda proverbaĵo jena: "Mi kredas ke vi parolas angle, diris la reĝo al la dalekarlo" (svede: "Jag tror du talar engelska, sade kungen till dalkarlen").