Itala lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
Ĝi estas parolata de 70 milionoj, precipe en [[Italio]] kaj [[Svislando]].
 
La unua teksto en la itala estas de [[960]]. Inter 960–1225 la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la [[14-a jarcento]] la [[Florenco|florenca]] dialekto, kiel formigita de [[Dante Alighieri]], [[Giovanni Boccaccio]] kaj [[Francesco Petrarca]], fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la [[19-a jarcento]]. Tamen plejmulto de la nekleraj homoj daŭrigis parolante nur siajn regionajn lingvojn ĝis la fino de la dua mondmilito. Ĝis la kvindekaj jaroj, nur bone instruitaj homoj kapablis paroli ĝin, dum la plej multo de la homoj nur parolis sian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ĉiam dissendas en la itala, kaj ĝenerala instruado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la norman italan.
 
Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestiĝon en Eŭropo. Ĝi fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la [[muzikaj terminoj]]. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la [[opero]]j estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel [[Georg Friedrich Händel]], Aŭstrio kiel [[Mozart]] aŭ en [[Rusio]].