Suomenlinna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: zh:芬兰堡
eNeniu resumo de redakto
Linio 15:
 
En la malmodernaj loĝejoj de Suomenlinna loĝas proksimume naŭ cent ĉefurbanoj, pentristoj, muzikistoj kaj artistoj. Ili ĝuas kvazaŭ kamparan trankvilon, se turistoj ne emas ĝeni enirante ties ĝardenojn kaj domojn, el kiuj kelkaj estas tre allogaj rusaj vilaoj de la cara epoko. La konstantaj loĝantoj foje nomas sian nutrajvendejon „Nutrajmuzeo sed ne malproksime troveblas modernaj
grandmagazenoj[[grandmagazeno]]j, altlernejoj, universitato kaj ĉio, kion la ĉefurbo Helsinki posedas.
 
La Informejo de Suomenlinna ofertas promenadojn sub Ia gvido de ĉiĉeronoj en 19 lingvoj. Ne mankas memoraĵvendejoj, tavernoj, kafejoj (unu en 3-masta skuno), restoracioj, poŝtoficejo, biblioteko. En senakva doko estas riparataj malnovaj lignaj ŝipoj laű tradiciaj manieroj. Oni rajtas eniri muzean submarŝipon. Subĉiela teatro prezentes teatrajon „Mevo" de rusa aŭtoro Ĉehov. Pentristoj starigas siajn stablojn en la parko. Brika bakejo, kiu datiĝas de la 1 770aj jaroj, fariĝis bonakustika koncertejo. Viziteblas Pupa kaj ludila muzeo kaj art-ekspozicioj kaj sendube Muzeo de marborda artilerio.