Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
eNeniu resumo de redakto
Linio 36:
En 1923 oni komencis prepari la 16-an UK en Wien. Ankaŭ policistoj lernis E-n kaj ili portis dum la kongreso brakrubandon kun la vorto E. La 16-a UK okazis 6-14 aŭg. 1924 sub la prezido de ministeria konsilanto Minibeck. Prez. de LKK estis J. Schroder, ĝen. sekr. Schade kaj krome estis en la LKK Hartwich, Sós, Zimmermann, Simon, Smital, Zwach, Schamanek kaj Pfeffer. Aliĝis 3400 anoj el 40 landoj, sed la kongreson malhelpis la terura ekonomia situacio en multaj landoj kaj speciale en Germanujo; parte tio estis la kaŭzo de grandega deficito, pagita nur jaron poste. Dum la UK oni prezentis la dramon de Raimund "La Malŝparulo" kun aktoroj de la fama "Burgtheater". Okazis granda pacifista manifestacio, kiun aranĝis lerte Frey. En la kongresa jaro okazis ankaŭ fondo de Aŭstria E-isto de H. Steiner, la 2-a Kongreso de la Tutmonda Polica Ligo en Wien, en ĉeesto de multaj oficialaj personoj.
 
En 1925 oni daŭrigis la aranĝon de landaj kongresoj. En Salzburg 9-12 aŭg. okazis la 5-a Tutaŭstria E-Kongreso sub la protekto de landestro Rehrl kaj sub prezido de prof. Christanell; ĉeestis 200 personoj. 6-a Kongreso en Graz 22-24 majo 1926 sub la protekto de landestro Rintelen kaj prezido de ĉefŝtabkuracisto Dietl; ĉeestis 250 partoprenantoj. 7-a kongreso en Wien 4-6 junio 1927 sub la protekto de ministroj por instruaferoj kaj komerco, policprez. Schober ktp; ĉeestis 700 personoj en la festsalonego de "Hofburg" sub la prezido de Steiner. Samtempe dum 6 semajnoj en majo kaj junio okazis granda E-ekspozicio, kiu ampleksis tutan etaĝon de [[grandmagazeno]] Herzmansky; kaj kiun vizitis ankaŭ la kanceliero Seipel, kardinalo Piffl, policprez. Schoter ktp. La 8-a okazis en Baden ĉe Wien 26-28 majo 1928 sub la projekto de landestro Buresch kaj sub prezido de Steiner; bone preparis Pronay en Baden; ĉeestis 200 personoj. La 9-a Kongreso okazis en Linz en 1930 sub lerta aranĝo de Wannek; protektoro estis landestro Schlegel, prezidis Steiner. Oni elektis prez. de AED dir. Wannek.
 
Intertempe fondiĝis grupoj en Grammat-Neusiedl (F. Svehla) en Baden (Pronay), Steyr (Wimmer), Braunau (Haselbauer), Siegmundsherberg (Scheuer), Katotika Grupo en Wien XVI (H. Schiebl). Sed jam en 1928 aro da grupoj eksiĝis el AED kaj 6 jan.1929 fondis novan landan organizon Aŭstria E-Asocio (AEA). Fondiĝis ankaŭ Ligo de E-amikoj kaj ankaŭ prop. gazeto "Weltsprache", sed baldaŭ malaperis ambaŭ.