Ibera skolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 8:
:''laŭ artikolo de [[István Ertl]]'' <br>
 
Firma kutimo de literatur-historio estas disdividi la beletristojn kaj ŝovi ilin, kvazaŭ skatolen, en "skolojn". Nome de sia individueco, la verkantoj kompreneble malofte ŝatas tion. Tamen, la "ibera kvaropo" (kaj eventuale kelkaj pluaj en ilia rondo) plenumas plurajn gravajn kondiĉojn de skoleco: ili plejparte loĝas en geografia proksimo kaj efektive renkontiĝadas; ili havas komunajn projektojn kaj intelektan-lingvan majstron ([[Fernando de Diego]]); ili konscie kaj subkonscie infiuasinfluas sin reciproke. Aparte rimarkindas ke, male al pluraj literaturaj grupiĝoj (ekz. la "[[Praga skolo]]"), sed simile al la "[[Skota skolo]]", temas pri junaj homoj. Eble ŝajnas frue levi ilin al [[Parnaso|Parnasa]] rango; tamen, la krea agado de ĉi tiu opo baziĝas sur tia majstrado de nia lingvo kaj posedo de ties kulturo ke ni certas: la tempopaso pravigos altan juĝon.
 
Du eventoj en 1993 klare kaj deklare difinas la menciitan kvaropon: la apero de la poemaro ''[[Ibere libere]]'' (1993) kaj ties debuto en la [[78a UK 1993|Valencia UK]], en kies [[Belartaj Konkursoj]] la kvar aŭtoroj falĉis ĉiujn premiojn. La kvaropo enhavas la hispanojn [[Miguel Fernández]] (1950-), [[Liven Dek]] ([[Liven Dek]] , 1950-), [[Jorge Camacho]] ([[Georgo Kamaĉo]], 1966-), kaj la portugalon [[Gonçalo Neves]] (1964-). Al ili apartenas kaj tamen apartas la gravega figuro de la kataluno [[Abel Montagut]] (1953). Aldonindas la hispana kritikisto [[Antonio Valén]] (1965-) kaj la kataluna redaktoro/kritikisto [[Hèctor Alòs i Font]] (1965-). Nemirinde, la ĉeesto de tiom da elstaruloj favoras multopan kunkreadon de vigla E-kulturo en [[Iberio]]: listigeblus ja multaj nomoj, ekz. de [[Alberto Franco]] (1965), [[Rafael Blanco]] (1963) kaj [[Ricardo F. Albert Reyna]] (1962). Kaj tiam ni eĉ neglektis kultursferojn malpli proksimajn al beletro, kiel rok-muziko aŭ bildstrioj ...