Danco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ Sceneja dancado
Linio 50:
[[Sceneja dancado]] krom parola teatro kaj [[muzika teatro]] estas la tria tradicia formo de teatro. Aparte la [[baleto]] per sia longa tradicio tre influis aliajn formojn de arta dancado. Komence de la 20-a jarcento [[Isadora Duncan]] iniciatis movadon kontraŭ la rigidaj konvencioj de la klasika baleto. Tiu ideon de "libera dancado" inter alie pluevoluigis ''Ruth St. Denis'', ''Mary Wigman'' ("esprima danco") kaj ''Martha Graham'' ("moderna danco"). Post la Dua Mondmilito kaj aparte en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ekestis vasta gamo de novaj koreografiaj stiloj kaj dancaj teknikoj, ekzemple "danca teatro" laŭ ''Pina Bausch'', la japana ĝenro [[butoo]] kaj formo nomata "novklasika baleto" laŭ ''Uwe Scholz''). La aktualaj stiloj kaj evoluoj de sceneja dancado resumiĝas per la termino [[nuntempa danco]].
 
=== Socia dancado ===
[[dosiero:Ballroom dance exhibition.jpg|eta|<center>bazaj konoj pri "standardaj" paraj sociaj dancoj kiel [[valso]] en okcidente influitaj industriiĝintaj landoj konsideratas parto de la ĝenerala eduko]]
Socia dancado laŭ la moderna difino de la programo del a monda danca konsilio dominiĝas per para dancado laŭ muzikaĵoj de la ĝenroj [[valso]], [[diskoteko|diskoteka]] [[popmuziko]] kaj [[Svingo (muzikstilo)|svingo]]. En multaj landoj aldone popularas latinamerikaj dancoj (kiel [[ĉaĉao]], [[sambo]] aŭ [[merengo]]) kaj kiel aparta kategorio [[tango]], aparte la klasika argentina tango.
 
La dancaro laŭ [[Svingo (muzikstilo)|svinga muziko]], evoluiĝinta el la ĵaza muziko de Usono, per dancoj kiel ''Lindy Hop'', ''Charleston'', ''Shag'', ''Balboa'' kaj ''Boogie-Woogie'' gvidis al la danca ĝenro [[rokenrolo]].
 
Krom tiuj "klasikaj" modernaj sociaj dancoj ekzistas modaj dancoj, kiuj ofte popularas nur mallonge kaj foje danciĝas laŭ unuopa difinita muzikaĵo, kiel ekzemple la danco
[[Lambada]].
 
Aparta formo de [[sporta danco|sporta socia dancado]] estas la [[rulseĝo|rulseĝa]] dancado, en kiu paroj kun unu korpe handikapita kaj unu nehandikapita partneroj komune plenumas sociajn dancojn.
{{-l}}
Pri la multnombraj pliaj dancstiloj provizore simple informu la sekva listo de ligiloj al apartaj artikoloj: