Danco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60:
 
Aparta formo de [[sporta danco|sporta socia dancado]] estas la [[rulseĝo|rulseĝa]] dancado, en kiu paroj kun unu korpe handikapita kaj unu nehandikapita partneroj komune plenumas sociajn dancojn.
 
[[dosiero:Bauchtanz Chryssanthi Sahar.jpg|eta|maldekstra|<center>ventra dancistino]]
=== Spektakla dancado ===
Spektakla dancado krom la artaj, sportaj aŭ religiaj dimencioj provas aparte fokusigi la distron de la publiko.
 
[[Frapa dancado]] aparte karakteriĝas per tio, ke la dancistoj plejparte agas per piedaj movoj, dum movado de la resta korpo estas pli limigita. La ŝuoj havas metale fortigitajn plandojn, tiel ke ĉiu kontakto de la plandoj kun la grundo kaŭzas bone aŭdeblan klakan sonon kaj la dancistoj per siaj piedaj movoj agas kiel ritmomuzikistoj.
 
Ĵaza kaj moderna dancado grupigas vastan gamon de dancoj, kiuj iom post iom evoluis el la [[ĵazo]]. Krom la klasika ĵaza danco kaj [[moderna danco]] en tiu kategorio estas pluraj dancaj formoj aparte praktikataj en la junulara kulturo, ekzemple [[hiphopo]] aŭ stilo nomata ''popping'', en kiu la dancistoj imitas la movadojn de robotoj. Kompare tre malsamas la tiel nomata [[rompdancado]], en kiu la dancistoj per nekutime multa kontakto de manoj, ŝultroj kaj dorso al la grundo plenumas aktrobatecajn movojn.
 
La [[orientala danco]], pro siaj karakterizaj movadoj de la [[pelvo]] kaj de la [[ventro]] inter la [[kokso]]j ankaŭ nomata [[ventra danco]], estas dancata ofte per virina, malpli ofte per vira dancisto, foje ankaŭ per grupoj. Kvankam ĝi ofte interpretiĝis erotike, la orientala danco principe ne estas erotika danco.
 
Se dum la dancado uzatas brulantaj [[torĉo]]j, uzatas la termino "fajrodanco". La speco de la akompana muziko povas forte varii, de orientala muziko tra rokmuziko, popmuziko aŭ hiphopo ĝis muziko de la eŭropa mezepoko.
 
{{-l}}