Unuaj Libroj por Esperantistoj: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
 
==Recenzoj==
{{Citaĵo|La klopodo rehavigi la fontojn de la lingvo estas entrepreno subteninda. Sed ĝi ne estas facila, ĉar la hodiaŭuloj bezonas klarigojn kaj komentojn. La nuna verko tial plenumas sian taskon apenaŭ duone : ĝi ne donas la [[Historio|historiajn]] kaj [[Filologio|filologiajn]] (eĉ ne [[Bibliografio|bibliografiajn]]) klarigojn nek ebligas senperan impreson pri tiuj fontoj. La prezentitaj unuaj libroj estas la Esperanta traduko de la rusa ''[[Unua Libro]]'' (parte farita de Zamenhof por la ''[[Fundamenta Krestomatio|Krestomatio]]'', kaj kompletigita en la aldono al la fotorepreso de [[Vilho Setälä|Setälä]] el [[1948]]), la ''[[Dua Libro]] de l' Lingvo Internacia'' ([[1888]]) kaj ĝia ''Aldono'' (1888). Estas konate, ke la Unua Libro varias en siaj diversaj eldonoj (R, P, F, G) zamenhofaj. Tial efika estus nur la represo de tiu kunigita kvaropo (la germana reaperis en [[1968]]) kun kompara filologia studo, kaj la ''Dua Libro'' kaj la ''Aldono'' (iam jam represita en [[1925]]) nepre estus devintaj aperi kiel fotorepreso. Eĉ malatentante tiujn teknikajn mankojn (aŭ ĉu tamen ili rezultas el [[Diletanto|diletantismo]] de la nekonata - ĉu fikcia? - editoro?) oni ne klare kaptas la celon de la verko : ĉiuj ĝiaj tekstoj (escepte de la praekzercaro de la ''Dua Libro'') estas facile atingeblaj en la ''Krestomatio'' kaj la [[OV]]. La riproĉo pri diletantismo konfirmiĝas per legado de la diversaj postparoloj : ili havas nuran [[Felietono|felietonan]] karakteron. Mi bedaŭrus, se la projektata serio de plena verkaro de Zamenhof estus daŭrigata en la sama maniero. |novembro 1973, [[Reinhard Haupenthal]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]], 815 (11), p. 195}}
 
{{Portalo|Lingvo|Literaturo}}
40 827

redaktoj