Świdnica: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
== Esperanto en Świdnica ==
 
La 26-an de februaro [[1909]] komenciĝis kurso por instruado de Esperanto. Oni intencis post ĝia fino fondi grupon. La instruadon gvidas s-ino [[Julie Wolfson]] el [[Breslau]]. La kurso finiĝis de d-ro Stolper, kaj la kursanoj fondis grupon kun jena estraro: [[Edmund Schulz]] (prezidanto), s-ino Overschelp, f-inoj Priesemuth kaj Schaefer, prof-o d-ro L. Hübner kaj [[Johannes ZuckschwertZuckschwerdt]]. Ekzistis jam pli ol 50 esperantistoj en tiu urbo, fondiĝis esperantista unuiĝo sub prezido de d-ro Edmund Schulz. Ĝi jam posedas 30 membrojn kaj kunvenas en Logenrestaurant. Novan kurson gvidas la prezidanto de la grupo, Edmund Schulz. Ankoraŭ en 1909 s-ro Rittner en kunveno de komercistoj pritraktis la temon „Esperanto kiel internacia helpa lingvo por komerco kaj industrio.”
 
Okazis en [[1910]] festa kunveno de la tiea grupo, por soleni la unuan datrevenon de la fondiĝo. En ornamita salono kunvenis krom multaj membroj ankaŭ gastoj el diversaj najbaraj lokoj, kiuj transdonis la salutojn de siaj grupoj. Prof-o L. Hübner salutis la ĉeestantojn, sekvis la kutimaj deklamoj, kantoj, teatraĵoj ktp. La unuiĝo de la popola biblioteko decidis enmeti en la katalogon kelkajn verkojn esperantajn; en la legoĉambro troviĝis paperujo kun propagandiloj esperantaj. Okaze de la ĉefkunveno de loka Esperanto-grupo en [[1910]] estis elektitaj Edmund Schulz (prezidanto), prof-o L. Hübner (vicprezidanto), [[Johannes Zuckschwerdt]] (kasisto), s-ro Rittner (sekretario), s-inoj Oberschelp, Priesemuth kaj Rother kaj s-ro Weber (bibliotekisto). La semajnaj kunvenoj okazas ĉiulunde je la 8-a en „[[Logenrestaurant]]”. La grupo aliĝis al [[UEA]]. La grupo entreprenis ekskurson al [[Zobten]], dum kiu malgraŭ la ne tute favora vetero ĉiuj bone amuziĝis. Ankaŭ tie estis solene festita la [[15-a de decembro]] [[1910]]. El la multaj prezentaĵoj estas citinda la paroladon de [[Edmund Schulz]] kaj la deklamojn de prof. d-ro L. Hübner. Li ankaŭ paroladis en la komerca societo ''Gewerbeverein'' pri Esperanto. Interalie li faris la proponon, organizi en la ekspozicio industria, kiu okazos en [[1911]] en tiu urbo, specialan fakon por Esperanto. Plie la societo intencas aranĝi kune kun la komerca ĉambro publikan propagandan kunvenon. La loka komeca ĉambro inskribis formalan apogon al Esperanto en siaj aktoj. En [[1911]] en la granda ekspozicia halo estis rezervita tre oportuna loko por la esperanta ekspozicio.