Turkmena lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 177:
 
====Evidenteco====
Unu el plej nekutimaj kaj amuzaj por alilingvanoj ecoj de tjurkaj verboj estas [[evidenteco]], t.e. markiloj en verboj kiuj montras, kiom certa estas la parolanto ke la konsiderata ago vere okazas aŭ okazis. En la turkmena evidenteco estas markita per unu el kvar sufiksoj kiuj krude signifas jenon:
*-dY — estas rektaj evidentaĵoj
*-Yp-dYr — eble, laŭ iu alia ol la parolanto
*-dYr-mY-näm — nerektaj evidentaĵoj
*-mYş — onidire
 
Krome, ekzistas apartaj partetoj kiuj ankaŭ markas evidentecon, ekzemple parteto ''eken''.
 
Ekzemploj:
:'''1.''' Aman syrkawla-p-dyr.
Aman malsaniĝi-EV-COP
(Mi aŭdis ke) Aman estas malsana (t.e. laŭ iu alia)
 
::Komparu 1 kun 2.a kaj 2.b:
 
:'''2.a.''' Aman syrkawla-dy.
Aman malsaniĝi-3sPAST
 
:'''2.b.''' Aman syrkaw.
Aman malsana
Aman estas malsana. (la parolanto estas absolute certa, eble ŝli parolis kun Aman mem)
 
:'''3.''' Maral Aşgabat-dan gel-ip-dir.
<nowiki> Maral Aŝĥabado-ABL veni-EV-COP
(Mi aŭdis ke) Maral venas el Aŝĥabado.
</nowiki>
 
:'''4.''' Ben sen-iň köke-ler-iň-i iý-di.
<nowiki> Ben vi-GEN kuketo-pl-2sPOSS-ACC manĝi-3spast
Ben manĝis viajn kuketojn.</nowiki>
 
::i. La parolanto vidie kiel Ben estis manĝanta kuketojn (t.e. rekta evidentaĵo).
 
::ii. Ben mem diris al la parolanto ke li manĝis la kuketojn.
 
:'''5.''' Ben sen-iň köke-ler-iň-i iý-ip-dir.
<nowiki> Ben vi-GEN kuketo-pl-2sPOSS-ACC manĝi-EV-COP
Ben manĝis viajn kuketojn.</nowiki>
 
::i. La parolanto aŭdis de iu alia ke Ben manĝis la kuketojn.
 
::ii. Ĝenerale la parolanto eksciis ke Ben manĝis la kuketojn je iu alia maniero ol 4.i kaj 4.ii
 
:'''6.a.''' Ben iý-ip-dir-mikä(n) sen-iň köke-ler-iň-i.
<nowiki> Ben manĝi-EV-COP-EV vi-GEN kuketo-pl-2sPOSS-ACC
(Mi suspektas ke) Ben manĝis viajn kuketojn aŭ Ĉu ne Ben manĝis viajn kuketojn?</nowiki>
 
::i. La parolanto vidis iujn evidentaĵojn de la ago (ekz. kuketerojn) kaj kreis teorion. (t.e. nerektaj evidentaĵoj)
 
::ii. La parolanto pro iu kialo suspektas, ke Ben manĝis la kuketojn, sed ne havas pruvojn.
 
:'''6.b.''' Men (...) iý-ip-dir-in-mikäm?
<nowiki> Mi (...) manĝi-EV-1sPRES(?)-EV
Ĉu mi manĝis ion?</nowiki>
 
::i. La parolanto ne certas ĉu ŝli performis la konsideratan agon.
 
::ii. Eble evidentaĵo de la ago estas rekta, sed ĝiaj cirkonstancoj kaj predikatoj (ekz. la maĝaĵo) estas neklaraj.
 
:'''7.''' Ben iý-en-miş sen-iň köke-ler-iň-i.
<nowiki> Ben manĝi-PART vi-GEN kuketo-PL-2sPOSS-ACC
(Onidire) Ben manĝis viajn kuketojn</nowiki>
 
::i. La ago estas deklarita far unu aŭ kelkaj fontoj, sed ili ne aspektas tre kredindaj.
 
====Neigo====
 
====Sufiksoj====
 
==Referencoj==