István Bácskai: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q852618)
komenciĝis viki-igon
Linio 1:
[[File:Bácskai István.jpg|thumb|right|István Bácskai (1995)]]
'''BÁCSKAI István''' [baĉkai iŝtvan] (naskiĝis [[1908]] - mortis la [[23-a de januaro|23-an de januaro]] [[1996]] en [[Budapeŝto]]) estis hungara juristo, fervojisto kaj [[Honoraj membroj de UEA|Honora Membro]] de [[UEA]] ekde [[1988]].
 
==Vivo==
Post jura doktoriĝo en 1932, Bacskai laboris ĝis lasia emeritiĝo (1969) ĉe la Hungaraj Ŝtatfervojoj, kaj profesoris ĉe ties supera plukleriga instituto, kie li instruis ankaŭ Esperanton.
 
==Esperanto-agado==
Li konatiĝis kun Esperanto en siaj studentaj jaroj kaj ekaktivis en 1945. Komitatano de Hungarlanda E-Societo en 1949-501950, li partoprenis la reorganizan laboron de Hungarlanda E-Konsilantaro (ekde 1955) kaj de [[Hungara EEsperanto-Asocio]] (HEA), fondita en 1960. Li estis vicprezidanto (1960-1973), prezidiano kaj komitatano (1960-1986) de HEA, kiun li reprezentis en la komitato de UEA dum 1965-1967. En 1981 li fariĝis honora membro, en 1986 honora prezidanto de HEA. Li grave rolis en la eldonado de la revuoj [[Hungara Esperantisto]] (1961-1973) kaj [[Hungara Vivo]] (1961-1990); li estis redakciano de ''Hungara Vivo'' inter 1969 kaj 1974.
 
D-ro Bácskai fondis en 1957 la Fervojistan Fakon de la landa EEsperanto-asocio, kaj ĝi sub lia prezido (1957-1986) iĝis unu el la plej aktivaj landaj sekcioj de [[Internacia Fervojista EEsperanto-Federacio]] (IFEF). Li estis la fondanto, respondeca redaktoro (ĝis 1984) kaj respondeca eldonanto (ĝis 1995) de la altnivela faka revuo [[Hungara Fervojista Mondo]] (1957-), en kiu li ofte artikolis. Li iniciatis kaj realigis, ke aperu E-lingvaj informoj en la horarlibroj de la Hungaraj Ŝtatfervojoj - praktiko, kiu daŭras seninterrompe ekde 1961 ĝis nun. Organizanto kaj gvidanto de la hungara fervojfaka Terminara Komisiono, li redaktis kaj eldonis la dudirektan hungaran-Esperantan '''Fervoja terminareto''' (1968). Inter 1968 kaj 1975 Bácskai reprezentis IFEF en la Komitato de UEA. Li estis honora membro de IFEF ekde 1976, honora prezidanto de Hungara Fervojista E-Asocio de 1986, UEA-delegito pri fervojoj ekde 1965. Kiel LKK-prezidanto li motoris la organizadon de la 14-a TFEF-Kongreso (Budapeŝto,1962), la plej granda en la historio de IFEF, kaj kunlaboris en la 34-a (Balatonfüred,1982) kaj 47-a (Pécs, 1995) IFEF-kongresoj - same kiel por ambaŭ Universalaj Kongresoj okazintaj en Budapeŝto (1966, 1983).
 
==Verkoj==
* '''1968''': Fervoja terminareto E-hungara kaj hungara-E. Budapest (2000 fakterminoj, 2000 ekzempleroj).
* '''1992''': Fervoja terminaro en Esperanto. Esperanto-hungara. Budapest: Terminara Komisiono de IFEF, Fervojista Sekcio de HEA. - Suplemento al Lexíque général des termes Ferrovairies (UIC) - 165 p. - kontribuo de komisianano
* '''1992''': (kunlaboro) Fervoja terminaro en Esperanto. Hungara-Esparanta. Budapest: Terminara Komisiona de IFEF, Fervojista Sekcío de HEA, 1992, 194 p. (Suplemento al Lexique général des termes Ferrovairies (UIC))
* (partoprenanto en la redaktado) T.n. redakta vortaro de varvortaro de Endre Károly (1885-1969). 2400 p. manuskripto en IFEF, Fervojista Fako de HEA, Fajszi-kolektaĵo.
 
<!--
Linio 84 ⟶ 92:
-->
 
{{unua}}
[[Kategorio:Hungaraj esperantistoj|BÁCSKAI, István]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en {{vivtempo|1908|BÁCSKAI,1996|Bácskai István]]}}
[[Kategorio:Hungaraj esperantistoj|BÁCSKAI, István]]
[[Kategorio:Esperanto-vortaristoj]]