Usona Buroo de la Censo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Interpunkcio
Linio 2:
[[Dosiero:US-CensusBureau-Logo.svg|eta|Emblemo de la Usona Buroo de la Censo]]
 
La '''Usona Buroo de la Censo''' (angle '''''United States Census Bureau''''' aŭ, oficiale, '''''Bureau of the Census''''') estas la organizaĵo en la usona registaro, kiu kolektas la datumojn de la ĉiujardeka Usona Censo (t.e. popolnombrado), kaj ankaŭ aliajn ekonomiajn kaj demografiajn datumojn.<ref name="USCB DOC-D1026 QVC Manual 01/03/09">USCB DOC-D1026 QVC Manual 01/03/09</ref> Ĝi estas parto de la [[Usona Ministerio pri Komerco|Ministerio pri Komerco]]; la estro ("Direktoro") de la buroo estas politika funkciulo nomita de la prezidento.
 
La usona Konstitucio (artikolo 1-a1‑a, sekcio 2-a2‑a) postulas ke oni nombru la loĝantaron de Usono minimume ĉiun dekan jaron, ĉefe por decidi kiel distribui la membraron de la [[Usona Domo de Reprezentantoj]] (la malsupera ĉambro de la [[Usona Kongreso|parlamento]] inter la diversaj subŝtatoj. Nuntempe, ekzemple, estas 50 subŝtatoj kaj 435 reprezentantoj; la laŭsubŝtataj nombroj varias inter 53 por Kalifornio kaj po 1 por Alasko, Delavaro, Montano, Norda Dakoto, Suda Dakoto, Vermonto, kaj Vajomingo.<ref name="USCB DOC-D1026 QVC Manual 01/03/09"/>. La distribuado de reprezentantoj ankaŭ influas la enhavon de la [[Elektista Kolegio (Usono)|Elektista Kolegio]], kiu formale elektas la prezidenton kaj vicprezidenton surbaze de la laŭsubŝtataj rezultoj de la voĉdonado novembre de ĉiu kvara jaro.
 
Krom la distribuado de parlamentaj kaj prezidentelektaj voĉoj, la datumoj kolektataj de la Buroo de la Censo rekte influas la elspezadon de pli ol 400 miliardoj da usonaj dolaroj ĉiujare por plej diversaj programoj pri lokaj plibonigoj, publika sano, edukado, transportokaj ktptransporto.
 
De la unua censo, en 1790, ĝis 1840, la jardekan censon prizorgis marŝaloj de la juĝaj distriktoj<ref>[http://www.census.gov/history/www/overview/012270.html History 1790]. US Census Bureau.</ref>. La Censa Akto de 1840 establis centran oficejon<ref>[http://www.census.gov/history/www/overview/012275.html History 1840]. US Census Bureau.</ref>, kiu nomiĝis la Censa Oficejo. En 1902, oni movis la provizoran Censan Oficejon sub la Ministerion pri Enlandaj Aferoj; en 1903, oni renomis ĝin la Censa Buroo kaj movis ĝin en la novan [[Usona Ministerio pri Komerco|Ministerion pri Komerco kaj Laboro]]<ref>[http://www.census.gov/history/www/through_the_decades/overview/1900.html History: 1900 Overview]. US Census Bureau.</ref>.
 
Leĝo realigita en 1920 aprobis censojn pri fabrikado ĉiun duan jaron kaj pri agrikulturo ĉiun dekan jaroj<ref name=History1920>[http://www.census.gov/history/www/overview/012283.html History 1920]. US Census Bureau.</ref>. En 1954, la diversajn leĝajn aktojn oni kunigis en Titolon {{spaco}}13 de la Usona Kodo, kiu nun estas la jura bazo de la Buroo.<ref>[http://www.census.gov/history/www/overview/012286.html History 1954]. US Census Bureau.</ref>.
 
==Vidu ankaŭ==