Danco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 67:
[[Frapa dancado]] aparte karakteriĝas per tio, ke la dancistoj plejparte agas per piedaj movoj, dum movado de la resta korpo estas pli limigita. La ŝuoj havas metale fortigitajn plandojn, tiel ke ĉiu kontakto de la plandoj kun la grundo kaŭzas bone aŭdeblan klakan sonon kaj la dancistoj per siaj piedaj movoj agas kiel ritmomuzikistoj.
 
Ĵaza kaj moderna dancado grupigas vastan gamon de dancoj, kiuj iom post iom evoluis el la [[ĵazo]]. Krom la klasika ĵaza danco kaj [[moderna danco]] en tiu kategorio estas pluraj dancaj formoj aparte praktikataj en la junulara kulturo, ekzemple [[hiphopo]] aŭ stilo nomata ''popping'', en kiu la dancistoj imitas la movadojn de robotoj. Kompare tre malsamas la tiel nomata [[rompdancado]], en kiu la dancistoj per nekutime multa kontakto de manoj, ŝultroj kaj dorso al la grundo plenumas aktrobatecajn movojn.
 
[[dosiero:Sankai Juku.jpg|eta|300px|<center>la grupo [[Sankai Juku]] en prezento de la ''Festival Internacional Cervantino'' en 2006.]]
La [[orientalaventra danco]], pro siaj karakterizaj movadoj de la [[pelvo]] kaj de la [[ventro]] inter la [[kokso]]j ankaŭ nomata [[ventra danco]], estas dancata ofte per virina, malpli ofte per vira dancisto, foje ankaŭ per grupoj. Kvankam ĝi ofte interpretiĝis erotike, la orientala danco principe ne estas erotika danco. [[Butoo]] (舞踏 Butō?) estas formo de japana danca teatro kiu ampleksas diversan gamon de agadoj, teknikoj kaj instigoj por dancado, prezento kaj movado. Oftaj karakterizaĵoj de la arto inkludas ludemajn kaj groteskajn figuraĵojn, tabuajn temojn, ekstremajn aŭ absurdajn mediojn, kaj la scenejaj dancadoj estas tradicie farataj en blanka korpofarbado kun malrapida, tre kontrolita moviĝo.
 
Se dum la dancado uzatas brulantaj [[torĉo]]j, uzatas la termino "fajrodanco". La speco de la akompana muziko povas forte varii, de orientala muziko tra rokmuziko, popmuziko aŭ hiphopo ĝis muziko de la eŭropa mezepoko.