San Lazzaro degli Armeni: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
 
=== La Armena Monaĥejo ===
La fama armena monaĥo Petros Manuk aŭ [[Mekitar]] kreis novan katolikan armenan ordenon, la [[Mekitarista kongregacio|Mekitaristojn]], en [[Istanbulo]] en [[1701]]. Pro la politika situacio, li fuĝis en [[Peloponezo]]n kaj poste al Venecio. La registaro[[Senato]] de Venecio asignis al li la insulon de Sankta Lazaro en [[1717]], kie li rebonigis la preĝejon kaj la monaĥejon.<ref name=VSi>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.veneziasi.it/it/chiese-venezia/monastero-mechitarista-san-lazzaro-armeni.html|titolo=Monastero Mechitarista di San Lazzaro degli Armeni|lingvo=it|alirdato=2016-04-30}}</ref>
 
Post ĉirkaŭ unu jaro la armenaj patroj venintaj kun Mekitar povis ĉiuj ekloĝi en la renovita monaĥejo; la renovado tamen plu daŭrigis ĝis [[1738]]. La preĝejturo estis finkonstruita nur post lia morto, en [[1749]]. La plurlingva presejo, tre grava por la armenlingvaj libroj, estis kompletita en [[1789]] de la posteulo de Mekitar, Stepanos Melkonian.<ref name=Mekitar/>