Citronsuko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Lemon-edit1.jpg|250px|eta|dekstre|La citronsuko estas bona ekzemplo de [[acida gusto]].]]
[[Dosiero:Lemon cut.jpg|250px|eta|dekstre|Citrontranĉajo permesanta eliron de suko.]]
[[Dosiero:Zitrone-ausgepresst.jpg|250px|eta|dekstre|Elpremita citronduono.]]
'''Citronsuko''' estas la [[suko]] akirita el la [[endokarpo]] de la [[citrono]]j kiam oni elpremas ilin (ĝenerale per kuireja ilo nome citron-premilo). La citronsuko kutime estas proksimume la 30% de la pezo de la frukto. Hejme ĝi estas akirebla per rekta elpremo el la citronoj (mane aŭ perpremile), kvankam jam citronsukoj estas disponeblaj industrie enuje kaj aĉeteblaj en [[ĉiovendejo]]j. Plej el ili estas kontrolataj fare de internaciaj kaj enlandaj manĝokontrolaj organizoj. La suko de averaĝa citrono povas esti proksimume 48 g.
 
{{redaktata}}
Ties karaktera [[acida gusto]] estas avigata de la [[citrata acido]] (trovebla ankaŭ en aliaj fruktosukoj) en koncentraĵo de 5% al 6%;3 tamen, la proporcio de tiu ŝanĝas laŭ la variaĵo kaj kultivaro de la citrono. La esenco de citrono nomiĝas [[limoneno]] kaj ĉeestas en grandaj koncentroj en la ekstera ŝelo de la citrono. La esto de tiuj acidoj okazigas ĉe la [[palato]] reagon de 'defendo' kiu pliigas la [[salivo|salivoproduktadon]] por ke la acidoj solviĝu kaj malpliiĝu ties negativan efikon ĉe la buŝa [[epitelio]].
 
==Uzoj==
Ĉefa uzado en kuirato estas havigi [[acida gusto|acidan guston]] al diversaj pladoj, kiaj ekzemple [[fiŝo]]j kaj [[salato]]j; foje citronsuko povas anstataŭi aŭ malpliigi la uzadon de vinagro, kies gusto povas esti troa por kelkaj manĝontoj. Ĝi povas esti grava ingredienco por [[dolĉaĵo]]j (foje kune kun ŝelpecoj) kaj baza por [[limonado]]. Ĝi estas uzata ankaŭ por trinkaĵoj kiel aldonaĵoj ĉefe ĉe kelkaj [[infuzaĵo]]j aŭ [[alkoholaĵo]]j, kiaj [[vodko]], [[kubalibre]] ktp.
 
La citrona suko permesas hejmajn eksperimentojn, kiel tiu de la nevidebla [[inko]], kiu aperas en tiom da romanoj kaj filmoj pri policistoj, kiel en "[[La nomo de la rozo]]", kaj videblas nur ĉe [[kandelo]]. Ties [[citrata acido]] permesas ankaŭ solvi diversajn materialojn kiel ovoŝelo, tiele oni povas enmeti en fridujon en poto ovojn ene de citrona suko kaj post kelkaj tagoj la ŝelo solviĝos, sed la ovo ne rompiĝos; tio permesos diversajn receptojn.
 
Aliaj hejmaj uzoj povas esti por kontraŭbatali makulojn, lavi [[telero|teleraron]] aŭ purigi plankojn kaj aliajn surfacojn, ĉu rekte aŭ ene de kemiaj detergantoj ktp.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Limoneno]]
 
[[Kategorio:Sukoj]]
[[Kategorio:Kuirarto]]
[[Kategorio:Citrono]]