Nakamura Teruo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Antaŭ la dua mondmilito, Nakamura fondis la lokan Oocu Esperantoo-Propagandan Societon, gvidis kursojn kaj eldonis la revueton "Pacamo". Li estis kunredaktoro de la revuo "Oomoto Internacia" kaj de "La Verda Mondo" (Kameoka, 1932-1935) kaj redaktoro de "Tempo" (Kioto, 1937-1938). Post la milito, li de 1950 ĝis sia morto (nun ĉef-) redaktis la revuon "[[Oomoto]]".
 
En la -ata/-ita-disputo li en 1961 kontribuis al la ĉefverko de la "itistoj", nomita "[[La Zamenhofa Esperanto]]" (aŭ pli kutime "Simpozio").<ref>Vd. la unuan piednoton.</ref> En la sekvo li en [[1963]] estis elektita al la [[Akademio de Esperanto]].<ref>[http://www.uea.org/informado/arkivo/63/2/feb63.html#akademio ''Ŝanĝoj ĉe la Akademio,'' en: ''Esperanto,'' februaro 1963.]</ref> Li loĝis en [[Kioto]].<ref>[http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/Aktoj_de_la_Akademio_1963-1967.pdf ''Aktoj de la Akademio 1963–1967,'' 2-a eldono], Rotterdam 2007, paĝo 17.</ref>
 
Sub la plumnomo "'''Teruo Mikami'''" Nakamura tradukis pli ol cent [[hajko]]jn, senrjuojn kaj [[tankao]]jn, krome plurajn novelojn el la japana al Esperanto. En Esperanto li verkis ĉefe recenzojn kaj prilingvajn eseojn. En 1959 li reviziis la 2an kaj 3an eldonojn de "Japanaj fabeloj". En [[1964]] li publikigis la libron "Enciklopedieto Japana", kie oni trovas la plej multajn aldonojn el la japana lingvo al Esperanto.