Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 285:
==Rollinia/Annona/Biribao...==
Saluton. Mi deklaras min tute nekompetenta pri la afero. Mi foje trovas ke fakte ekzistas nekongrueco ĉe kelkaj artikoloj. Ekzemple oni metis unflanke la anglan kaj aliflanke la germanan. Poste kelkaj lingvoj aliĝis al unu, dum aliaj al la alia. Foje temas pri la latinidaj lingvoj kiuj estas ligitaj al specifa artikolo dum tiu ekzistas nek en germana, nek en angla almenaŭ ligite al ili ktp. Unuigi ilin estas komplika por mi. Tio, kaze de taksonomio kiam eĉ botanikistoj aŭ zoologoj eĉ ne interkonsentas aŭ ŝanĝas opinion aŭ nomigon, iĝas speciale ĥaosa, ĉefe kiam la aktualiĝo ne okazas samtempe en la diversaj lingvoj. Mi povas diri nur ke mi vidas ke kelkaj versioj estas pli fidindaj ol aliaj. Laŭ mi, inter la nuraj kiujn mi ofte rigardas kaj konas, plej fidindaj estas la angla kaj germana, franca kaj hispana ne tiom. Sveda, nederlanda, kaj tiuj filipinaj absolute ne, ĉar ili metis artikolojn robote kaj tradukile. Nur tion mi povas diri; kaj pri la specifa artikolo, nur ke tiumomente mi vidis la aferon klara, sed nun mi ne scias.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 19:52, 6 maj. 2016 (UTC)
:Mi tute konsentas, kaj ankaŭ mi ne kompetentas, sed certe ĝi estas unu el la plej ĥaosaj kazoj, kiujn mi renkontis, kaj krome unu el la malmultaj, kie ''neniu'' alia lingvo paŭsis la anglan. Mi supozas ke mi turnu min al la botanikistoj ĉe la plej fidindaj vikioj (mi konsentas ke en kaj de estas pli fidindaj ol plej multaj aliaj) kaj petos ian proponon por unuecigi la bazan nomon celendan. Sed ne hodiaŭ. ;-) --[[Uzanto:Haruo|Haruo]] ([[Uzanto-Diskuto:Haruo|diskuto]]) 22:35, 6 maj. 2016 (UTC)