Karnavalo en San-Paŭlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
== Historio ==
La karnavalo evoluis en la regionoj de Brazilo kiel ekzemple en [[Rio-de-Ĵanejrio]], [[Bahio]] kaj [[Pernambuko]] tre malsame. Dum kiaj la karnavalo de [[Karnavalo en Salvador|Salvador de Bahio]], [[Karnavalo en Recife|Recife]] kaj [[Karnavalo en Olinda|Olinda]] devenas de afrikaj tradicioj, en [[Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro|Rio-de-Ĵanejro]] ĝi baziĝas sur bone organizitaj karnavalaj asocioj kaj postaj [[sambolernejo]]j. La karnavalon de [[San-Paŭlo]] la kampara loĝantaro portis dum la kafokrizo en la urbon: Post prezfalo de la kafo okazis amasa enmigrado de la malriĉiĝinta loĝantoj el la kamparo al San-Paŭlo, kaj per tiuj ĉi ekestis la unuaj karnavalaj aranĝoj. La sambo en San-Paŭlo distingiĝas de tiu en Rio-de-Ĵanejro pro sia rapideco, paŝosinsekvo kaj muziko. Siajn radikojn havas la ''Samba Paulista''<ref>Sambo el San-Paŭlo</ref> en la laboro de la kafo-prilaborado, kiel esprimis Plínio Marcos <ref>brazila verkisto kaj aŭtoro de teatraĵoj dum la brazila militreĝimo (naskiĝinta la [[29-an de septembro]] [[1935]] en [[Santos]], mortinta la [[29-an de novembro]] [[1999]] en San-Paŭlo) sur http://www.tiosam.org/enciclopedia/index.asp?q=Carnaval_de_São_Paulo</ref>:
:''O samba de trabalho, durão, puxadopŭado para o batuque''. – La sambo de laboro, daŭras, pelate de [[batuko]] --Plínio Marcos<ref> Plínio Marcos de Barros</ref>
La sambon de San-Paŭlo stampis afrikobrazilaj kaj treege ritmaj elementoj kiel [[ĵongo]]-[[makumbo]] aŭ ''Caxambu''. Dum la militreĝimo la sambistoj estis persekutataj. Ĉe la rando de San-Paŭlo en la marĝenaj kaj [[favelo|mizeraj]] kvartaloj fine de la 19-a jarcento ekestis la sambokulturo inter liberigitaj sklavoj, kiuj devenis de la kafoplantejoj. Ili kunportis siajn instrumentojn, ludis danceblan kaj entuziasmigan sambon, dum kiam ili kantis pri sia ĉiutaga vivo. La aŭtoritatuloj de San-Paŭlo pelis kaj marĝenigis ilin urboranden. Dionísio Barbosa (naskiĝinta en 1891), liberigita sklavo, fondis per ''Cordão Barra Funda'' la unuan sambejon en Barra Funda, kiu komence treege sin apogis sur la karnavalaj tradicioj en [[Rio de Janeiro]]. La membroj de ''Cordão Barra Funda'' paradis sur la strato vestinte per verdaj ĉemizoj kaj blankaj pantalonoj, pro kio en 1953 la unua [[sambolernejo]] je sia fondiĝo nomiĝis ''Camisa Verde e Branco''. La plej malnovaj sambolernejoj de San-Paŭlo, ''Camisa Verde e Branco'' el ''Barra Funda'' kaj ''Vai-Vai''<ref>pt. iru-iru, origina nomo Vae-Vae</ref> el ''Bela Vista'', devenis el malnovaj metiistaj kvartaloj.
 
Linio 27:
 
[[Kategorio:Karnavalo en Brazilo]]
[[Kategorio:San-Paŭlo (urbo)]]