La Zamenhofa Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15:

==Recenzoj==
{{Citaĵo|...Ĉiuj Esperantistoj, kiuj ŝatas bone uzi la participojn en nia lingvo, vere ĝuos legante la precizigajn studojn, eseojn, de niaj eminentaj [[Esperantologio|Esperantologoj]] pri la Esperanta [[konjugacio]], kaj miros ke Zamenhof tiel tiel trafe solvis plej subtilajn problemojn de la [[lingvistiko]].
La ''Simpozio pri -ata/-ita de Esperanto'' estas vera lumigilo pri nuancoj de la verba gramatiko. En Prologo de J. Régulo Perez estas elstarigita la punkto de danĝero; en letero al Kalocsay, C.E.R. Bumy pritraktas la sencon de l' [[prezenco]]; Stefano la Colla, rimarkigas kelkajn notojn pri -ata -ita; en letero al [[William Edward Collinson|Collinson]], Kálmán Kalocsay klarigas la signifojn de plenumiĝo kaj plenumiteco; en letero al [[Teo Jung|Jung]], Ivo Lapenna evidentigas la logikan sistemon de participoj laŭ la Zamenhofa [[Fundamento de Esperanto|Fundamento]]; de Tomáš Pumpr estas Interludo kaj ĉu Esperanto sen aspektoj; japana opinio de Teruo Mikami pri la -ata -ta problemo; de Raymond Schwartz : serioza studo "sen [[mistiko]] kontraŭ [[mistifiko]]"; de Gaston Wainghien; "kvazaŭ por fini..."; de D.B. Gregor : -ata -ita sen larmoj; de Juan Régulo Perez : "Ni fosu nian sulkon", kaj de Ernesto Sonnenfeld : Ĉu "kompleksaj" verboformoj?" Iel ankaŭ helpis por la pretigado de la libro S-roj Bernard, [[Paul Neergaard|Neergaard]], Rossetti kaj Vatré.
Kelkaj el ni lernis la Esperantan konjugacion laŭ tiu de sia hejma lingvo; do, sub ĝia influo. Tial kompreneble estas ke ni devas poste rimarki, ke ni iel trompiĝis, ke ne ne suĉis la pure Zamenhofan konjugacion de la verboj en Esperanto. Post tia sperto kaj profunda restudo tra la verkaro de Zamenhof, Waringhien alvenis al la jenaj kvar konkludoj.
"1a La participaj [[sufikso]]j, same kiel ĉiuj aliaj elementoj en Esperanto, obeas neniajn eksteran "gramatikajn" regulojn; ne ekzistas pasiva konjugacio, sed serio da kunmetitaj formoj.
"2a Tiuj kunmetitaj formoj uzataj kun la verbo ''esti'' esprimas do simple en kiu parto de la ago lokiĝas la stato montrata de tiu ''esti'' : aŭ dum la malvolviĝo mem de la ago (''esti -ata''), aŭ post la fino de tiu malvolviĝo (''esti –ita'').
"3a Rilate al tiuj du ebloj, ne ĉiuj verboj same rolas : la senco mem de iuj el ili ekskluzivigas, ke oni perceptu ilian malvolviĝon aŭ oni konstatu ilian finon per la estiĝo de la rezulto.
"4a Sekve la uzo de ''–at'' aŭ ''–it'' dependas ĉiufoje kaj de la esprimota nuanco kaj de la ĝusta senco de la verbo : la aro de pasivaj formoj en Esperanto ne kongruas kun la pasivaj konjugacioj de niaj eŭrop-okcidentaj lingvoj, kaj ne estas eble fari tiajn interrespondajn tabelojn, kiajn oni trovas en la lernolibroj".
Kaj Pumpr trafe rimarkigas : "Oni povas riproĉi, ke la [[semantiko]] de la konjugaciaj finaĵoj kaj sekve ankaŭ ilia aplikado (la [[sintakso]]) dependas de la fakto, kian enhavon oni aljuĝas al la verbo, nome ĉu ĝi esprimas agon daŭran aŭ nedaŭran, rezulthavan aŭ senrezultan. Kaj tio povas en certaj limoj dependi ankaŭ de la subjektiva koncepto de la parolanto. Jes, estas tiel. ''Ni ne povas postuli, ke oni manipulu la Esperantajn verbojn, neniel zorgante pri tio, kion ili esprimas''; tio estus vanta spekulaciaĵo. Same ankaŭ tiu ne povas korekte manipuli la [[vortfarado]]n, kiu ne zorgas pri la enhavo de la [[radiko]]j kaj kiu volas sammaniere formi nomon de personoj el la [[adjektivo]]j nobla kaj nobela, kvankam oni devas unuflanke diri "noblulo" kaj aliflanke "nobelo"; ankaŭ kiu volus el la verboj 'kombi' kaj 'marteli' sammaniere formi la nomojn de la instrumentoj, kvankam ni devas diri unukaze 'kombilo' kaj alikaze 'martelo'. Tiu estas la 'psikologia elemento' en la Esperanta gramatiko. En tiu ĉi senco ni estas 'psikologiuloj'. Psikologiaj (metalogikaj) estas ĉiuj bazaj premisoj de iu ajn normo-sistemo. Nur la sistemo mem, kiu el tiuj premisoj estas elkonstruita, devas esti ekzakte logika, t.e. senkontraŭdira".
Tiu afero estas, efektive, pli grava ol simpla neologismo, kiu eble estos forgesita de la aŭtoro mem, eĉ se ĝi estos eniranta la Vortaron. Ĝi estos forgesita aŭ ĝi estos ne plu uzata -. Rimarku kiel, pro la malsama rolo de la verboj ''forgesi'' kaj ''uzi'', mi devas diri ''esti forgesita'' aŭ ''esti uzata'', por sama tempo -. La participoj, malsame al simpla neologismo, devas esti uzataj de ĉiuj Esperantistoj, ili estas ĝeneralaĵo, apartenas al la strukturo de la lingvo.|marto 1962, [[Delfí Dalmau]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]], 676 (3), paĝo 50}}

{{Portalo|Lingvo}}