San Lazzaro degli Armeni: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
Post ĉirkaŭ unu jaro la armenaj patroj venintaj kun Mekitar povis ĉiuj ekloĝi en la renovita monaĥejo; la renovado tamen plu daŭrigis ĝis [[1738]]. Grava biblioteko, plejparte armenlingva, estis ankaŭ konstruita. La preĝejturo estis finkonstruita nur en [[1749]], kelkajn monatojn post la morto de Mekitar. La plurlingva presejo, tre grava por la armenlingvaj libroj, estis kompletita en [[1789]] de lia posteulo, Stepanos Melkonian.<ref name=Mekitar/>
 
Kiam [[Napoleono Bonaparte|Napoleono]] konkeris Venecion kaj fermis preskaŭ ĉiujn monaĥejojn, li klasis Sanktan Lazaron literara akademio ([[1810]])kaj tiel la armenaj monaĥoj ne suferis.<ref name=VSi/><ref name=MTo>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.mekhitariantoronto.org/history2.htm|titolo=Mekhitarian Congregation of Venice|lingvo=en|aŭtoro=Makhitarian Alumni Association|alirdato=2016-06-07}}</ref>
 
Post Napoleono, Venecio pasis sub la [[Aŭstrio|Aŭstrian Imperion]]. La areo de la tre malgranda insulo (tiutempe ĉirkaŭ 7-8 ha) ne sufiĉis por la celoj de la monaĥejo. La imperiestro [[Francisko la 1-a (Aŭstrio)|Francisko la 1-a]] de Aŭstrio (ne konfuzenda kun [[Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)|Francisko Jozefo la 1-a]]) permesis en [[1815]] ke oni plivastigu ĝin ĝis ĉirkaŭ 14 ha, ebligante grandigi plurajn konstruaĵojn, inter ili la presejo kaj la biblioteko. Pluraj similaj plivastigoj okazis en [[1899]], en [[1912]] kaj en [[1947]]-[[1949|49]], tiel ke la areo de la insulo estas nuntempe ĉirkaŭ 30 ha.<ref name=Mekitar/>
Linio 30:
Pro la danĝero de bruloj, en [[1967]] estis konstruita ronda tureto kien la malnovaj armenaj manuskriptoj estis translokitaj. Fakte, en [[1975]] brulo detruis parton de la biblioteko (kie ne plu estis manuskriptoj).<ref name=Mekitar/>
 
== Konstruaĵoj ==
 
[[Dosiero:San Lazzaro Chiesa.jpg|Chiesa di San Lazzaro|eta|dekstre|200px|Preĝejo de Sankta Lazaro]]
 
Nuntempe, en la insulo de Sankta Lazaro estas ĉefe la sekvantaj konstruaĵoj:<ref name=VSi/><ref name=Vit>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.vittorininet.it/supporto/multimedia/armeni/armenis.html|titolo=Venezia armena|lingvo=it|alirdato=2016-06-07}}</ref>
 
* la monaĥejo (ĉeloj de la monaĥoj kaj rilataj ejoj)
 
* la preĝejo, miksanta erojn de la origina formo kun la postaj ŝanĝoj kaj aldonoj (en 1883 ĝi estas ankaŭ parte rekonstruita post grava brulo)<ref name =Mekitar/>
 
* la klostro
 
* la biblioteko, enhavanta ĉirkaŭ 170mil librojn kaj pli ol 4000 manuskriptojn
 
* la muzeo, kun arkeologia sekcio kaj [[pinakoteko]] enhavanta gravaj armenaj pentraĵoj kaj aliaj pentraĵoj.
 
(... nekompleta!...)
 
== Notoj kaj eksteraj ligiloj ==