San Lazzaro degli Armeni: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
Post ĉirkaŭ unu jaro la armenaj patroj venintaj kun Mekitar povis ĉiuj ekloĝi en la renovita monaĥejo; la renovado tamen plu daŭrigis ĝis [[1738]]. Grava biblioteko, plejparte armenlingva, estis ankaŭ konstruita. La preĝejturo estis finkonstruita nur en [[1749]], kelkajn monatojn post la morto de Mekitar. La plurlingva presejo, tre grava por la armenlingvaj libroj, estis kompletita en [[1789]] de lia posteulo, Stepanos Melkonian.<ref name=Mekitar/>
 
Kiam [[Napoleono Bonaparte|Napoleono]] konkeris Venecion kaj fermis preskaŭ ĉiujn monaĥejojn, li klasis Sanktan Lazaron literara akademio ([[1810]])kaj tiel la armenaj monaĥoj ne suferis.<ref name=VSi/><ref name=MTo>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.mekhitariantoronto.org/history2.htm|titolo=Mekhitarian Congregation of Venice|lingvo=en|aŭtoro=MakhitarianMekhitarian Alumni Association|alirdato=2016-06-07}}</ref>
 
Post Napoleono, Venecio pasis sub la [[Aŭstrio|Aŭstrian Imperion]]. La areo de la tre malgranda insulo (tiutempe ĉirkaŭ 7-8 ha) ne sufiĉis por la celoj de la monaĥejo. La imperiestro [[Francisko la 1-a (Aŭstrio)|Francisko la 1-a]] de Aŭstrio (ne konfuzenda kun [[Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)|Francisko Jozefo la 1-a]]) permesis en [[1815]] ke oni plivastigu ĝin ĝis ĉirkaŭ 14 ha, ebligante grandigi plurajn konstruaĵojn, inter ili la presejo kaj la biblioteko. Pluraj similaj plivastigoj okazis en [[1899]], en [[1912]] kaj en [[1947]]-[[1949|49]], tiel ke la areo de la insulo estas nuntempe ĉirkaŭ 30 ha.<ref name=Mekitar/>