Unua germania ligo de futbalo (Bundesliga): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Germana pokalo de Bundesliga
Linio 1:
[[Dosiero:Meisterschale Schalke-Museum.jpg|eta|'''Germana pokalo de Bundesliga''' ]]
La '''Unua germania ligo de futbalo''' - [[germane]] nomata '''Fußball-Bundesliga''' (prononco laŭ sistemo [[IFA]] {{IFA|ˈfuːsbal ˈbʊndəsˌliːɡa}}), laŭvorte "Futbala Federacia Ligo", ofte mallongigata '''Bundesliga''' - estas la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj en [[Germanio]]. Temas pri la nacia futbala ligo kun la sume plej alta nombro de matĉaj spektantoj tutmonde. Ĉe la supro de la liga sistemo de la [[Germana Futbal-Asocio]] (germane ''Deutscher Fußball-Bund, DFB''), la Bundesliga estas la plej grava futbala konkurado en Germanio. En ĝi 18 teamoj inter aŭgusto kaj junio konkuras unu kontraŭ la alia, kaj ĉiuj teamoj en tiu periodo renkontiĝas po dufoje, unufoje en la stadiono de la unua kaj duafoje en la stadiono de la dua teamo. Kutime la matĉoj okazas sabate, malpli ofte vendrede vespere aŭ dimanĉe posttagmeze, tiel ke plej eble granda nombro da spektantoj havu libertempon kaj povu senprobleme spekti la konkurojn. Post junio, la du teamoj de plej malbona rezulto cedas sian lokon al la du plej bonaj teamoj de la dua germania ligo de futbalo, kaj mem sekvajare konkuras en tiu dua ligo. Krome ekde la jarsezono 2008/2009 la tria malplej bona teamo de la unua ligo kaj la tria plej bona teamo de la dua ligo en po du apartaj matĉoj decidas kiu el ili sekvajare konkuru en la unua kaj kiu en la dua ligo.