Goao: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ne interkonsentita ŝanĝo/Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de Alfredo VAGNER) kaj restarigis revizion 5835165 de OchilovBot
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
 
== Origino de la nomo ==
 
[[Dosiero:Konkana lingvo.jpg|eta|dekstra|150px|Konkana lingvo]]
La malnova hinda [[eposo]] [[Mahabharato]] mencias pri Goao per indiko al nacio [[Goparaŝtro]], konata kiel bredistoj de [[bovino]]j; ĉi tie aperas ankaŭ nomo [[Gomant]]. Krom plua nomo [[Govaraŝtro]] por suda parto de la konkana teritorio en sanktaj [[sanskrito|sanskritaj]] verkaroj konserviĝis ankaŭ nomoj [[Gopakapuri]] kaj [[Gopakapattan]]. Pli malfrue aperas ankaŭ nomo [[Gomanchala]], ankoraŭ pli malfrue (en [[epiko|epikaj]] [[poemo]]j nomataj ''purana'') poste nomoj Gove, Govapuri aŭ Gopakpattan. La [[Antikva Grekio|grek-antikva]] klerulo [[Ptolemeo]] notas poste la nomon Gouba, [[araba lingvo|arabaj]] nomoj el [[mezepoko]] sonas Sindabur respektive Sandabur. Nur en la [[15-a jarcento]] en konekso kun portugala koloniigado aperas nomo Goa, unue por [[haveno]] situanta ĉe rivero [[Mandovi]] (hodiaŭ urbo [[Velha Goa]]), pli malfrue por la tuta teritorio priregata de portugaloj.
 
Linio 43 ⟶ 41:
 
Krom kiel ankaŭ aliloke en Barato ĉieĉeestantaj [[bovino]]j la [[naturo]] montras grandan populadon de [[vulpo]]j kaj de sovaĝaj [[porko]]j; sur la marbordo kaj en la enlando vivas granda nombro de [[birdo|birdaro]] – aŭ de enlanda aŭ de transloĝiĝema. Goao estas ankaŭ konata de granda nombro de [[serpento]]j, sed kiuj aliflanke kontribuas al malplialtigo de kvanto ĉi tie tre disvastiĝintaj roduloj.
 
{{clear}}
 
== Historio ==
Linio 50 ⟶ 46:
La konata historio de Goao komencas en la [[-3-a jarcento|3-a jarcento]] antaŭ [[Kristo]], kiam Goao estis parto de nordhinda [[Maŭrja imperio]]. En pli malfruaj jarcentoj ĉi tie alternis regantoj de dinastioj '''satavahanoj''', '''ĉalukianoj''', '''silharoj''' kaj '''kadambduoj'''. En la jaro [[1312]] Goao estis por mallonga tempo parto de [[sultanato]] el [[Delhio]], sed karnatakaj regantoj el [[Vijayanagar]] denove konkeris ĝin. Ekde la jaro [[1469]] ĉi tie poste regis bahmanaj [[sultano]]j kaj [[mughalo]]j ([[mogulo]]j) el [[Gulbargo]], pli poste el [[Biĵapuro]].
 
[[Dosiero:St Cajetan GoaoGoa.jpg|eta|200px|maldekstra|Preĝejo de [[Gaetano Thiene|Sankta CajetanGaetano]], VelhaMalnova Goa]]
Ĉirkaŭnavigaciinte [[Afriko]]n albordiĝis en la jaro [[1498]] sur la okcidenthinda marbordo [[Vasco da Gama]]. [[Portugalio]] ne volis nur priregi lukran komercon kun [[spico]]j, sed ĝi faris pretendojn eĉ kiel nova kolonia potenco. Portugala [[admiralo]] [[Afonso de Albuquerque]] poste en marto kaj denove en novembro de [[1510]] venkis soldatarojn de biĵapura mogulo, li okupis Goaon fondante tiel fundamentan ŝtonon de la estonta kolonio [[Portugala Hindio]].