Dinastio Xia: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3), |left| → |maldekstra| (3) per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''dinastio Xia''' ([[ĉina lingvo|ĉine]]: 夏朝) estas la unua [[dinastio]] en la ĉina historio. Ĝi ekzistis preskaŭ 500 jarojn kun 17 reĝoj de la 21-a jarcento ĝis la 16-a jarcento antaŭ la Kristo. Ĝia subregita centro ampleksis la sudan parton de la nuna provinco [[Shanxi]] kaj la okcidentan parton de la provinco Henan. La fondinto de la dinastio Dayu estas historia heroo kaj famis pro jungado de riveroj kaj trankviligo de la publiko. Laŭ legendo, li estis forte subtenata de diversnaciecaj popolanoj pro sukcesa jungado al tutjara inundokatastrofo de la [[Flava Rivero]]. La fondiĝo de la dinastio Xia markis, ke la longedaŭra primitiva socio estis anstataŭigita de privata posedsistemo kaj [[Ĉinio]] eniris en la sklavan socion. En la lasta periodo de Xia tago-post-tage akriĝis interklasaj kontraŭdiroj kaj okazis politika haoso en la Kortego. Precipe la lasta reĝo [[Jie]], aroganta kaj malŝparema, senbride diboĉis, neniun zorgon dediĉis al la reformado kaj pri la malfeliĉaj popolanoj. Li buĉis ĉiujn fidelajn korteganojn, kiuj prezentis al li admonon kaj pro tio la princolandoj sinsekve lin perfidis. Utiligante tiun ĉi situacion, Shang, unu el la princolandoj, unue ribele faris atakon kontraŭ reĝo Jie kaj gajnis la finan venkon. Pro tio, reĝo Jie forfuĝis al [[Nanchao]] kaj poste mortis kaj tiel pereis la dinastio Xia.
 
[[Dosiero:Xia-pokalo.jpg|maldekstra|eta|<center>Bronza pokalo trovita dum la jaro 1963 en la ruino Erlitou.]]
Pro manko de historiaj notoj pri la dinastio Xia, ĝis nun en la akademia rondo de Ĉinio ankoraŭ estas disputoj pri ĝia ekzisto en la ĉina historio. Sed en la fama historia libro “Historia Kroniko” estas klare notita la ekzisto de la dinastio Xia. Ankaŭ arkeologoj esperas trovi per arkeologiaj rimedoj la materian kaj kulturan ellasitaĵojn pri la dinastio Xia kaj restarigi la historion de la dinastio. En 1959, la arkeologia rondo komencis esplori la ruinaĵojn de Xia kaj tiel malfermis la antaŭ-akton de esplorado de kulturo de la dinastio Xia. Nun pliparto de la erudiciuloj opinias, ke “Erlitou-kulturo”, nomita laŭ la ruino Erlitou en la urbo [[Yanshi]] de la provinco Henan, estas ĉefa studobjekto en esplorado de la kulturo de la dinastio Xia. Laŭ determino, tiu ĉi ruino estas en la tempo de ĉirkaŭ la 19-a jarcento antaŭ Kristo kaj ene de la regperiodo de Xia. Kvankam nun oni ankoraŭ ne konfirmis ĝin kiel la rektan bazilon de xia-kulturo, tamen la abundaj arkeologiaj materialoj forte akcelis la esploran laboron. La produktaj instrumentoj, elfositaj en la ruino Erlitou pruvis, ke ŝtonaj instrumentoj estis la ĉefaj kaj ostaj kaj konkulaj estis daŭre uzataj. Ĉio ĉi montris, ke siatempe la popolanoj per tiuj relative primitivaj instrumentoj ebenigis kampon, jungis riverojn kaj entreprenis agrikulturan produktadon, disvolvante siajn saĝon kaj talenton. Kvankan ĝis nun oni ankoraŭ ne trovis pli grandan bronzaĵon en la [[Erlitou-ruino]], tamen, tie estis elterigitaj bronzaj tranĉiloj, boriletoj, adzoj, ĉiziloj, lancoj, trinkvazoj kaj aliaj armiloj kaj ujoj; estis elterigitaj ankaŭ bronzfandejo, kie estis trovitaj iuj pecoj de bronza feĉo kaj fandvazo. Krome, estis elfosita granda nombro da jadaĵoj kaj ornamaĵoj, inkrustitaj per turkisoj kaj ankaŭ frapmuzikiloj kun sufiĉe alta metiarta nivelo.