Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ThomasPusch movis paĝon UDEV al Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj anstataŭigante alidirektilon
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj''' (UDEV) fondiĝis okaze de la [[UK 1929|21-a Universala kongreso de 1929]] en [[Budapeŝto]], ĉefe per la klopodoj de s-ino Marcelle Tiard, kiu funkciis kiel prezidantino ĝis sia morto en 1932; s-ino [[Marie Borel]], edzino de [[Emile Borel]], [[Liono]], sekretariino por [[Francio]]; s-ino T.[[Theresa Yelland]], fondinto kaj mastrino de la Internacia Hejmo Esperantista en [[Aspremont (Alpes-Maritimes)|Aspremont]], Francio, kaj s-ino [[Nóra Kozma]], [[6-a distrikto de Budapeŝto]], ĝenerala sekretario ekde ĝia fondiĝo. En 1932 s-ino [[Elise Jacobs]], [[Flensburg]], [[Germana Regno]], fariĝis prezidantino kaj pliaj membroj akceptis la delegitecon por siaj landoj. La kotizo de unu svisa franko nun fariĝis nedeviga, por ke UDEV ricevu la subtenon almenaŭ moralan de kiel eble plej multaj esperantistinoj en ĝiaj klopodoj: interesigi por Esperanto ligojn virinajn, feministajn kaj porpacajn kaj pruvi, per praktika laboro en aŭ por tiaj organizaĵoj, ĝian taŭgecon, eĉ neceson, kiel oficiala helplingvo en ĉia internacia kunlaboro, (ĉe kongresoj, konferencoj ktp). De ĝia fondiĝo UDEV aranĝis fakkunsidojn ĉe ĉiu [[Universala kongreso de Esperanto]].
 
En la [[Enciklopedio de Esperanto]] de [[1934]] la unuiĝo prezentiĝis per artikolo de [[Amalia Berger]], [[Vieno]].