Mil Jaroj de Kristana Filozofio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
{{Citaĵo|Jen verko taksenda kiel unu el la plej gravaj eldonaĵoj en Esperanto dum la lasta jardeko, ĉar ĝi rigardas trans la limojn de Esperantujo al vasta publiko de interesiĝontoj en ĉiuj landoj. Ĉiu studento pri okcidenta filozofio, kristana teologio, eklezia historio kaj historio de ideoj je universitata nivelo - sed ankaŭ la inteligenta leganto deziranta informiĝi pri la evoluado de la okcidenta penso aplikita al religio - devas nepre konatiĝi kun tiu fundamenta, preskaŭ enciklopedia verko ampleksanta panoramon de kristana filozofio inter la jaroj [[200]] kaj [[1200]]. <br> Evaldo Pauli, profesoro de filozofio en la federacia universitato Sankta Katerina en Florianopolis, jam publikigis diversajn librojn portugallingve. Lastatempe aperis sur Esperantobretoj du epistemologiaj verkoj, ''Rekta Pensado'' (1983) kaj ''Pri Dubo kaj Certeco'' (1984), en kiuj li prezentas praktikan kaj dinamikan koncepton de filozofio kaj didaktike ellaboras metodon por racia kaj kompleta [[Menso|mens]][[edukado]]. Tiun ĉi metodon karakterizas [[Racio|racieco]] kaj [[Logiko|logikeco]], sed la aŭtoro bone konscias pri la danĝeroj de totalisma [[raciismo]]. Tial li kapablas ellabori flekseblan kaj objektivan pensmetodon, kiu konsistigas sanan enkondukon al filozofio. Tiel li montriĝas samtempe [[filozofo]] kaj [[pedagogo]], du kvalitoj kiuj nature unuiĝas ĉe la plej eminentaj en ĉiu kategorio. Tiuj kvalitoj ekzempliĝas okulfrafe en lia jena verko. <br> Kiel filozofo li kritike ekzamenas, t.e. objektive klarigas, la filozofiajn antaŭsupozojn de la kristana teologio. Nek la religia "sperto" - la psika kontakto kun Dio - nek la kredo en si mem interesas la filozofon, kies sola ilo kaj alirvojo al fenomenoj estas la racio : nur la intelektaj implicaĵoj kaj la raciaj [[procezo]]j, per kiuj la kredo elvolviĝis. |januaro 1987, Pierre Janton, [[Esperanto (revuo)|Esperanto]]}}
 
{{Portalo|Literaturo|Religio}}
 
[[Kategorio:Historio de filozofio]]