Mil Jaroj de Kristana Filozofio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
}}
'''''Mil Jaroj de Kristana Filozofio''''' estas 260-paĝa libro de [[Evaldo Pauli]]. Ĝi aperis en [[1985]] ĉe [[Kultura Fondaĵo Simpozio|Eldonejo Simpozio]] el [[Florianopolo]] ([[Brazilo]]).
 
Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la [[OSIEK-premio]]n de la [[Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj]] en [[1991]].
 
==Recenzoj==
{{Citaĵo|Jen verko taksenda kiel unu el la plej gravaj eldonaĵoj en Esperanto dum la lasta jardeko, ĉar ĝi rigardas trans la limojn de Esperantujo al vasta publiko de interesiĝontoj en ĉiuj landoj. Ĉiu studento pri okcidenta filozofio, kristana teologio, eklezia historio kaj historio de ideoj je universitata nivelo - sed ankaŭ la inteligenta leganto deziranta informiĝi pri la evoluado de la okcidenta penso aplikita al religio - devas nepre konatiĝi kun tiu fundamenta, preskaŭ enciklopedia verko ampleksanta panoramon de kristana filozofio inter la jaroj [[200]] kaj [[1200]]. <br> Evaldo Pauli, profesoro de filozofio en la federacia universitato Sankta Katerina en Florianopolis, jam publikigis diversajn librojn portugallingve. Lastatempe aperis sur Esperantobretoj du epistemologiaj verkoj, ''Rekta Pensado'' (1983) kaj ''Pri Dubo kaj Certeco'' (1984), en kiuj li prezentas praktikan kaj dinamikan koncepton de filozofio kaj didaktike ellaboras metodon por racia kaj kompleta [[Menso|mens]][[edukado]]. Tiun ĉi metodon karakterizas [[Racio|racieco]] kaj [[Logiko|logikeco]], sed la aŭtoro bone konscias pri la danĝeroj de totalisma [[raciismo]]. Tial li kapablas ellabori flekseblan kaj objektivan pensmetodon, kiu konsistigas sanan enkondukon al filozofio. Tiel li montriĝas samtempe [[filozofo]] kaj [[pedagogo]], du kvalitoj kiuj nature unuiĝas ĉe la plej eminentaj en ĉiu kategorio. Tiuj kvalitoj ekzempliĝas okulfrafe en lia jena verko. <br> Kiel filozofo li kritike ekzamenas, t.e. objektive klarigas, la filozofiajn antaŭsupozojn de la kristana teologio. Nek la religia "sperto" - la psika kontakto kun Dio - nek la kredo en si mem interesas la filozofon, kies sola ilo kaj alirvojo al fenomenoj estas la racio : nur la intelektaj implicaĵoj kaj la raciaj [[procezo]]j, per kiuj la kredo elvolviĝis. Konsekvence Pauli okupiĝas pri la kristanaj filozofoj, t.e. pri tiuj kristanoj, kiuj provas racie konstrui sian konceptaron kaj sistemon en kongrueco kun la [[Revelacio]] kaj la [[fido]]. Ne koncernas lin la kristanaj mistikuloj, laŭ kiuj kono kaj scio ne doniĝas nure kaj necese pere de intelekto kaj racio sed ankaŭ per ne-raciaj koniloj ekster la sfero de la filozofio. Tamen en kelkaj kazoj konfuzo povas estiĝi inter filozofio kaj teologio, kaj pro tio la aŭtoro fojfoje atentigas pri la distingo, kun granda utilo kaj al la teologo kaj al la filozofo. <br> Kiel pedagogo Pauli admirinde ordigis la grandegan haveblan materialon, kies kompilado postulis ne nur gigantan laboron sed ankaŭ akran klarvidecon kaj konstantan atenton al la fundamentaĵoj de ĉiu ekzamenita verkisto. Pli ol 73 filozofoj-teologoj estas analizitaj en siaj ĉefaj trajtoj kaj karakterizitaj per sia propra problemaro, lokitaj en sia historia kunteksto, rilatigitaj unu al la aliaj por montri, kiel pensofluoj formiĝas, ilustritaj per mallongaj citaĵoj kaj kritike diskutitaj de la aŭtoro. La famaj nomoj - Atenagoro, [[Origeno]], [[Tertuliano]], [[Aŭgustino|Aŭgusteno]], [[Boecio]] k.t.p. - estas reliefigitaj. |januaro 1987, Pierre Janton, [[Esperanto (revuo)|Esperanto]]}}
 
{{Portalo|Literaturo|Religio|Filozofio}}