Martin Haase: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q96922)
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Martin HAASE''', naskita la [[25-a de oktobro|25-an de oktobro]] [[1962]] en [[Dortmund]], estas fakulo pri [[latinidaj lingvoj]] kaj pri la [[eŭska lingvo]]. Li laboras ankaŭ pri [[gesta lingvo|gestaj lingvoj]] surdmutulaj. Krome li estas la [[nun_en_2010|nuna]] direktoro de [[Germana Esperanto-Instituto]]. En la Esperanto-movado li konatiĝis jam pli frue kiel prezidanto de [[Germana Esperanto-Junularo]] kaj aktoro de la amatora teatra grupo [[Kia koincido]].
 
Haase komence studis en [[Tuluzo]] kaj akiris licencion. Poste li magistriĝis kaj doktoriĝis pri [[lingvistiko]] en [[Kolonjo]] en [[1988]] (resp. [[1991]]). Post agado ĉe la universitatoj de [[Hamburgo]], [[Osnabrück]], [[Freiburg]] kaj [[Berlino]] ([[Libera Universitato Berlino|Libera Universitato]], [[Teknologia Universitato Berlino|Teknologia Universitato]]) li nun estas estro de la fako pri latinidaj lingvoj ĉe la [[universitato de [[Bamberg]].
 
Haase studis plurajn lingvojn surloke dum longaj restadoj eksterlande. Unu el liaj specialaĵoj estas la studo de lokaj aŭ alikaŭzaj variantoj de unu lingvo. Krom ampleksajn kontribuojn al la studprogramo de sia universitato li aranĝas ankaŭ malferman "lingvistikan kolokvon", kiun povas partopreni ĉiuj interesuloj pri lingvistikaj temoj.