Bavario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PinoBot (diskuto | kontribuoj)
e sen teritoria, anstataŭigis: administra teritoria unuo → Administra unuo
Linio 178:
 
La [[Wörnitz (rivero)|Wörnitz]] estas 132 km longa rivero kiu fontas en la komunumo [[Schillingsfürst]] kaj fluas suden respektive orienten. Post paso de la samnoma komunumo [[Wörnitz]], ĝi atingas la pitoreskan mezepokan urbon [[Dinkelsbühl]]. Poste fluante pli-malpli orienten, apud [[Wassertrüdingen]] ĝi rekurbiĝas suden, kaj atingas la ebenan pejzaĝon [[Nördlinger Ries]]. En la nordo de la ebenaĵo ĝi pasas la historian urbeton [[Oettingen]]. Poste ĝi eniras valon ĉe la limo de [[Ŝvabia Ĵuraso]] kaj [[Frankonia Ĵuraso]]. En tiu valo ĝi pasas la historian urbeton [[Harburg (Ŝvabio)]]. Baldaŭ poste ĝi en la urbo [[Donauwörth]] de la bavaria distriktaro Ŝvabio enfluas la [[Danubo]]n.
 
La rivero [[Regnitz]] [RE:Gnic] longas proksimume 59 kilometrojn (kun la fonta rivero [[Rednitz]] de 46 km kaj ties fonta rivero Fränkische Rezat de 57 km temas pri suma longeco de proksimume 162 kilometroj).
 
== Historio ==