Selĝukoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
Dekomence ili estis [[klano]] de la turka [[tribo]] Kinik, setlita norde de la [[Arala Maro]]. En la [[10-a jarcento]] konvertiĝis al [[Islamo]] kaj migris suden regitaj de estro nomita [[Siljuk]] aŭ Selĉuk, de kiu devenas la nomo de la dinastio. Siljuk instaliĝis malalte ĉe la rivero [[Sir-Dario]], ekde kie ili veturmilitis en Iranon.
 
Fortaj militistoj, ili konkeris [[Ĥorasano]]n, orienta regiono de Irano regita de la dinastio de la gaznavioj, ekde kie ili militis kontraŭ aliaj regionoj. En [[1038]], la nepo de Siljuk, Toğrül aŭ Tugril, proklamiĝis [[sultano]] de [[Nejŝaburo]] kaj en [[1055]] konkeris [[Bagdado]]n, liberigante la [[abbasiaabasida kalifokaliflando|abbasianabasidan kalifon]] for de la premo de la [[Ŝijaismo|ŝijaisma]] dinastio de la Buŭajhiaj aŭ Bujiiaj, kiun li anstataŭis kiel vera reganto. Toğrül ricevis la titolojn de [[sultano]] kaj de [[reĝo]] de Oriento kaj Okcidento.
 
Toğrül estis sukcedita de sia [[nepo]] [[Alp Arslan]] ([[1063]]-[[1072]]), vera fondinto de la Selĝuka Imperio, kun ĉefurbo en Rajj (aktuala [[Tehrano]]). Alp Arslan konkeris [[Alepo]]n (1070) kaj [[Armenio]]n, kaj venkis la trupojn de la [[Bizanca Imperio|bizanca imperiestro]] [[Romano la 4-a Diogeno]] en la [[Mantzikerto|batalo de Mantzikerto]] ([[1071]]), kiu komencigis la turkan povon en [[Anatolio]] (kio iĝis poste en la [[Otomana Imperio]] kaj en [[Turkio]]). La guberniestroj de la konkeritaj el Bizanco regionoj iĝis de tiam aparta branĉo de la dinastio, nomita Rumaj Selĝukoj, kaj ties teritorio nomiĝos [[Sultanato de Rumo]] (''[[Rum]]'' —"romana", en [[araba]]— estis la nomo per kio la islamanoj nomis ĝenerale la bizancanojn kaj ties teritorion).