UK 1905: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Silvano (diskuto | kontribuoj)
e korektoj de ŭ -> ux
Linio 11:
[[Dosiero:foto1905.jpg|thumb|300px|Unua Universala Kongreso de Esperanto, Boulogne-sur-Mer 1905]]
[[Dosiero:1905-uk-eliro-el-la-kongresejo.jpg|thumb|Eliro el la kongresejo, Kongreso de Boulogne, 1905. En la mezo L. L. Zamenhof.]]
[[Dosiero:1905-uk-z-m.jpg|thumb|Zamenhof kaj MichaŭMichaux.]]
'''1-a Universala Kongreso de Esperanto''' oni nomas la renkontiĝon en 1905, kiu komencis la serion de [[Universalaj Kongresoj]] ĝis la nuntempo. Iniciatinto de la kongreso estis la loka advokato kaj estro de la Esperanto-grupo en [[Bulonjo-ĉe-Maro]], [[Alfred MichaŭMichaux]]. Li anoncis ĝin unuafoje okaze de internacia renkontiĝo en la antaŭa jaro 1904.
 
La signifo de la kongreso konsistas en tio, ke [[Ludoviko Lazaro Zamenhof|Zamenhof]] instalis la unuan [[Lingva Komitato|Lingvan Komitaton]], la kongreso akceptis la [[Deklaracio pri Esperanto|Deklaracion pri Esperanto]] kaj la [[Fundamento]]n kaj oni decidis pri estonta kongreso. Ne estiĝis konsento pri internacia Esperanto-asocio.
Linio 19:
[[Enciklopedio de Esperanto]] en 1933 priskribas la kongreson jene (mallongigoj malŝlositaj):
 
"[La] I-a UK [okazis] de la 7a ĝis 12-a de aŭgusto 1905, [kaj] ĉeestis 688 Esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis [en 1904] en [[Calais]], kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj Esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Bulonjo-ĉe-Maro. Dum la preparoj eksplodis la [[Rusa-japana milito|milito]] inter [[Japanujo]] kaj [[Rusujo]] kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj precipe en [la revuo] [[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]] (1904, p. 271.) en kiu partoprenis krom Zamenhof ankaŭ [[Auguste Capé|Capé]], [[Bourlet]], [[Moch]]. Ankaŭ la fama [[Bulonja Deklaracio|Deklaracio]] [pri la esenco de la Esperantismo], pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en ''Lingvo Internacia'' en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en [[Parizo]] okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en [la universitato] [[Sorbonne]] de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la [[Preĝo sub la verda standardo|Preĝon sub la Verda Standardo]]; ludado de "Mensogo pro Amo" de [Eugène] Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato [[Emile Peltier|Peltier]]); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al [[Komunumoj de Pas-de-Calais|WimereŭWimereux]]; vespere koncertego; ludado de "Kontraŭvola edziĝo" de [[Molière]], la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 Esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj [[Friedrich Schneeberger|Schneeberger]]). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en [[Lingva Komitato|Lingvan Komitaton]]. Okazis kritiko kaj klarigoj de Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj Esperantistoj. [[Edmond Privat|Privat]] parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki Esperanton en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo [apud] [[Dovero (Anglio)|Dovero]], proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la [[Esperanto-flago|Esperanta standardo]].
 
== Teatraĵoj prezentitaj ==
* [[Mensogo pro amo]] de [[Eugène Labiche]]. Prezentis amatora trupo: f-inoj SAMUEL kaj PANNEVIN, s-roj C. LEPHAY, [[Paul Boulet]], [[C. MichaŭMichaux]], MARTIN , SAMUEL, francoj.
* [[Edziĝo kontraŭvola]] de [[Molière]]. Prezentis amatora 10-persona trupo el 8 landoj: s-ino [[Rosa Junck]] (ĉeĥ-devena italino), f-ino H. Cederblat (svedino, membro de la [[Lingva Komitato]]), s-ino Avilov (rusino el [[Tbiliso]]), s-ro [[Paul Boulet]] (franco), s-ro [[Harold Bolingbroke Mudie]] (anglo), s-ro J. Ansel (franco), s-ro L. Cogen (belgo), s-ro C. F. Küchler (germano), s-ro [[Albert Saint-Martin]] (kanadano), s-ro J. Allum (norvego)
* [[Hamleto]] de [[William Shakespeare]]. Deklamis monologon angla komponistino kaj kantistino [[F. L. Schäfer]].