Iran–Iraka Milito: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Seminario movis paĝon Iraka-irana milito al Iran–Iraka Milito: pli facila prononceblo |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 22:
Dum la jardekoj antaŭ la milito, la malamikeco inter Irako kaj Irano baziĝis parte sur la fakto ke Irako havis postulojn super la Irana provinco de [[Ĥuzestano]], kie granda parto de la loĝantoj fakte estas etne [[Araboj|arabaj]] (dum en Irano la plej granda etno estas la Persa). La Iraka registaro kuraĝigis separatismajn agojn en tiu regiono, kie estas multe da nafto. Plie, ambaŭ landoj kuraĝigis separatismon inter la [[kurdoj]] sur la alia flanko de la landlimo. Post la Irana revolucio de 1979, la nova Irana registaro denoncis la kvazaŭ-laika registaro de Saddam Hussein kiel "kontraŭ-islama", kaj incitis Irakanoj ribeli kontraŭ ĝi. Pli ol duono da Irakanoj estas [[ŝijaismo|ŝijaitoj]], same kiel preskaŭ ĉiuj Irananoj, dum la reganta klaso de Irako konsistis ĉefe el [[sunismo|sunitoj]], kaj do la iraka registaro timis ke la Irananoj povus havi influon super la irakaj Ŝijaitoj.
[[Dosiero:Iraq, Saddam Hussein (222).jpg|thumb|right|150px|Saddam Hussein]]
Ĝis junio de [[1982]], la irananoj sukcesis rekonkeri ĉiujn perditajn teritoriojn. Saddam Hussein, komprenante ke la milito ne iris kiel li esperis, proponis pac-interkunsenton, sed Irano refuzis kaj atakis Irakon mem. Por tri jaroj Irako estis en malfacilaĵoj, sed en 1985 la situacio denove ekvilibriĝis. Dum la lastaj jaroj de la milito la du flankoj ankaŭ multe bombis la urbojn de la alia flanko kun aviadiloj, kaj Baghdad kaj Teheran ambaŭ estis bombitaj. Paco alvenis en la somero de 1988, kiam ambaŭ landoj akceptis resolucion de la [[UN]] kiu postulis finon de la batalado. La landlimoj restis neŝanĝigitaj kompare al la komenco de la milito.
|