Jezidoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
CAEIPDS0.jpg estas anstataŭigita per Yezidis_of_Jabal.jpg. CommonsDelinker: File renamed: [[:commons:COM:FR#reasons|File renaming c
Linio 29:
 
== Demografio ==
[[File:Yazidism08.jpg|thumb|maldekstre|Jezidismanoj.]]
Jezidoj havas gravan irakan minoritatan komunumon. Taksoj de la grandeco de la irakaj komunumoj varias signife, inter 70 000 kaj 500 000. La komunumo en [[Kartvelio]] malkreskis signife (malpliiĝante de 30 000 dum la [[1990-aj jaroj]] ĝis laŭtaksaj 14 000 en 2008), dum komunumoj en [[Armenio]] estis pli stabilaj (proksimume 40 000 laŭ censo de 2001). En [[Rusio]], la jezidoj kalkuliĝas je 31 273 (censo de 2002). En Sirio, ekzistas du ĉefaj grupiĝoj, en Al-Jazira kaj en Kurdio, entute proksimume 15 000 homoj. En Turkio, ekzistas nun tre malgranda resto en iu vilaĝo sudoriente de [[Diyarbakir]], restoj de komunumo de proksimume 80 000 en 1970 (malkreskis al 23 000 en 1985 kaj al 377 homoj en 2007).