B. Traven: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Cezar (diskuto | kontribuoj) |
Cezar (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 4:
'''B. TRAVEN''' (naskiĝis la [[25-a de februaro|25-an de februaro]] [[1882]] - mortis la [[4-a de marto|4-an de marto]] aŭ [[26-a de marto|26-an de marto]] [[1969]] en [[Meksiko]], subŝtato [[Chiapas]]), estas la pseŭdonimo de [[Germanio|germana]] [[verkisto]], kiu priskribis la vivon de sociale malfortaj homoj, precipe de [[Meksiko|meksikaj]] [[indianoj]]. Liaj efektivaj nomo, naskiĝdato kaj biografiaj detaloj estis objekto de debatoj inter literatursciencistoj, sed estas certe, ke li pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Meksiko.
Li estas la plej granda literatura mistero de la [[20-a jarcento]], ĉar li dum sia tuta vivo sekretigis sian identecon. Ŝajnas, ke li aktivis en [[Germanio]] kiel aktoro sub la nomo Ret Marut, partoprenis en la [[Bavaria Respubliko de Konsilantaroj]], kaj ekde [[1924]] li vivis en [[Ameriko]]. Eĉ kiel fama verkisto, kies verkojn oni sukcese filmis, li ne volis malkaŝi, kiu li fakte estas, ĉar laŭ lia opinio gravas la verko, ne lia privata vivo. Tial aperis opinioj, ke li estas reĝa bastardo aŭ persekutata krimulo aŭ revoluciulo k.s. Eble li uzadis ankaŭ la nomojn Hal Croves, Richard Maurhut, Torsvan, Herman Albert Otto Max Feige. Oni eĉ
Traven aŭtoris 12 romanojn, unu vojaĝraporton kaj multe da rakontoj, en kiuj kombiniĝas sensaciaj aventurtemoj kaj ironia humuro kun kritika sinteno pri la [[kapitalismo]], kiu videbligas [[socialismo|socialismajn]] kaj [[anarkiismo|anarkiismajn]] simpatiojn. Li estas fama precipe per siaj romanoj pri ekspluatataj meksikaj indianoj, kiujn oni dungis dum preskaŭ sklavaj vivkondiĉoj ĉe arbohakado de mahagono - kiu hakis malmulte da arboj, estis dumnokte pendigita sur arbo, sed ne je la kolo, sed nur je la manoj. Tamen tiom pli granda estis la suferado kaj la viroj matene tute ne povis moviĝi.
|