Buzuko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 28 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q322675)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:BouzoukiFront.jpg|thumb|right|200px|Buzuko]]
[[Dosiero:Luca Giacometti bouzouki.jpg|thumb|right|200px||Buzukisto [[Luca Giacometti]] dum koncerto de [[Modena City Ramblers]] ]]
'''Buzuko''' (''bouzouki'') estas [[kordinstrumento]] kaj fakte temas pri longokola [[liuto]]. Kvankam tiu ĉi instrumento estas "juna", ties historio tuŝas ĝis [[Helena civilizo|antaŭhelena periodo]]. Per la longeco de kolo ĝi estas simila al turka [[sazo]], el kiu estiĝis per diminutivo ankaŭ la nomo de tiu ĉi instrumento (Saz Buzuk → Bouzouki). La konstrumaniero de la korpo diferencas de sazo, kiun oni plimulte ĉizis el unu peco de ligno, transprenita el neapola [[mandolino]], per kio ĝi enviciĝas en familion de mandolinaj instrumentoj.<ref>http://stringedinstrumentdatabase.aornis.com/datumbazo/ Datumbazo de kordinstrumentoj.</ref>
 
La unuaj instrumentoj de tiu ĉi nomo komencis aperi en la dua duono de la [[19-a jarcento]]. Tiam ili estis preskaŭ nedistingeblaj de la turka sazo, komence de la [[20-a jarcento]] jam ili estis similaj al la hodiaŭaj. Ĝis la [[dua mondmilito]] ekzistis sole seskordaj instrumentoj. Kvara [[kordo]] estis aldonita nur post la dua mondmilito. Pli malnovaj versioj havas 3 parojn de kordoj agorditaj je dD-AA-DD, pli novaj okkordaj versioj havas 2 parojn de kordoj agorditaj oktave, pliaj 2 estas unisonaj cC-fF-AA-DD. Ludo je buzuko karakteriziĝas per rapidaj kuroj kombinitaj kun ornamaĵoj kaj tremolo (Tremolo estas gitara ludtekniko. Tio estas rapida plektra tekniko eluzanta ripetadon de samaj tonoj.)