Nitro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 103:
 
== Historio ==
Nitra estas la plej malnova urbo de Slovakio, kiun kronikoj mencias jam en la [[9-a jarcento]]. Komencoj de ĝia prisetlado estas en pratempo, kiel tion pruvas la arkeologiaj trovitaĵoj sur la urbo-tereno. Jam antaŭ 30 mil jaroj ĝi estis dense loĝigita areo. Areo de la nuna Nitra estis grava loko de Keltoj[[kelto]]j (jam kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo), pli poste de Ĝermanoj[[ĝermano]]j kaj fine Slavoj[[slavo]]j. Ĝi estis sidejo de unuaj konataj regantoj de la nuntempa regiono de Slovakio – germanaj triboj "Kvadoj" (ĉ. j. 396 p.K.) kaj ekde la 8-a jarcento ĝis 1108 sidejo de la Nitra-princlando.
 
Nitra estas urbo kun granda historia signifo. Komenco de setlado atingas praepokon, kio dokumentas multaj arkeologiaj trovoj en la urba teritorio. Jam antaŭ 30 000 ĝi estis dense loĝata. Nitra estis centro de regno, kiu daŭris de la 8-a jarcento ĝis 1108. La unua skriba mencio devenas el [[828]], kiam Nitra estis episkopejo de [[Grandmoravia Regno]]. La [[hungaroj]] frakasis la Regnon kaj en la 11-a j.c. konstruis [[fortikaĵo]]n. En [[1074]] imperiestro Henriko vane sieĝis ĝin. La komunumo denove iĝis episkopejo en [[1113]]. La [[tataroj]] ne povis okupi ĝin en [[1241]], en [[1248]] ĝi ekhavis la rangon [[libera reĝa urbo]]. En [[1271]] Otokaro la 2-a, poste [[Mateo Csák]] [ĈAk] en [[1317]], fine la [[husanoj]] en [[1440]] okupis ĝin. Tamen [[Matiaso la 1-a (Hungario)|Matiaso la 1-a]] reokupis la tutan regionon. En [[1471]] pola [[reĝo]] Kazimiro la Granda okupis ĝin, sed post unu jaro Matiaso reokupis. [[Stefano Bocskai]] en [[1605]], [[Gábor Bethlen]] en [[1620]], fine la [[turkoj]] en [[1663]] sukcese sieĝis la fortikaĵon. La urbo apartenis al [[Francisko Rákóczi la 2-a]] inter [[1704]]-[[1708]].