Globoĵeto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vikungen (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Vikimedia komunejo
Linio 1:
[[Dosiero: Globoĵeto.png|thumbeta]]
'''Globoĵetado''' estas [[sporto|sporta]] disciplino kaj parto de la olimpika disciplino [[atletiko]]. Ĝia ideo estas turniĝi ene de difinita cirkla spaco kun peza metala globo per mano ripozigita sur la ŝultron kaj premita al la flanko de sia vizaĝo, kaj per subita etendo de la brako ĵeti la globon en difinitan direkton kiom eble for de la cirklo. La difinita cirkla spaco, kiun oni ne rajtas forlasi antaŭ la ĵeto de la globo, havas diametron de 2,13 metroj. En sportaj konkursoj eblas trifoje ĵeti kaj la plej distanca ĵeto estas kalkulata. Pliajn tri provojn ricevas la plej bonaj ok sportistoj, kaj tiu kun plej distanca ĵeto de la globo fine venkas la konkurson.
 
Linio 13:
La difinita cirkla spaco, en kiu la sportisto devas stari dum la ĵeto, devas havi (plejofte lignan) mureton de kelkaj centimetroj da alteco en la flanko de ĵetado, do arkoforman trabon sur la grundo. La kuglo devas surteriĝi ene de sektoro de 34,92 gradoj. Post komenciĝo de la ĵetoprovo la globo ne rajtas esti mallevata sub nivelon de la ŝultroj, kaj la atleto ne rajtas forlasi la cirklan spacon antaŭ ol la globo surteriĝis. Mezuratas la distanco inter la ena rando de la arkoforma trabo ĝis la parto de la surteriĝa kavaĵo plej proksima al la cirkla spaco.
 
{{commonscat}}
 
[[Kategorio:Atletiko]]
[[Kategorio:Sporto]]