Stefan Starzyński: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Adoll27 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Adoll27 (diskuto | kontribuoj)
Linio 21:
 
==Defendo de Varsovio==
Dum la [[Invado en Pollandon|pola defenda milito kontraŭ germana kaj sovetia agresoj]] post rifuzo plenumi ordonon de evakuo el Varsovio li ekfunkciis kiel civila komisaro apud Defenda Komandejo de Varsovio. Koncerne proponon forflugi de Varsovio per aviadilo sendita de [[Edward Rydz-Śmigły]] li respondis al generalo Juliusz Rómmel, komandanto pri defendo de la ĉefurbo: ''Tiel kiel vi dividas la sorton kun siaj soldatoj – tiel mi ankaŭ restos inter la siaj.'' Stefan Starzyński disvolvis reton de civila defendo de la ĉefurbo: Volontulaj Batalionoj de la Defendo de Varsovio, Laboristaj Batalionoj de la Defendo de la Ĉefurbo, Civitana Gardistaro, Bataliono de Laboro, Konsilantaro pri Defendo de la Ĉefurbo kaj Ĉefurba Komitato de Socia Interhelpo. Eminenta organizanto, subtenis la spiriton de la rezisto de la popolo per ardaj radiaj paroladoj. Konserviĝis surbendigaĵo, kiam li eldiris memorindajn vortojn: ''Mi volis ke Varsovio estu granda (…) kaj hodiaŭ mi vidas ĝin granda…'' La 24-an de septembro li estis distingita per Arĝenta Kruco de la Ordeno [[Virtuti Militari]]. Post kapitulaco de la urbo estis kunkreinto de la subtera administrado. Li kunlaboris kun la unua ĉefa komandanto de Servo al Venko de Pollando generalo [[Michał Tokarzewski-Karaszewicz]]. Arestita de germanoj la 27-an de oktobro 1939 en la urbodomo estis tenata laŭvice en malliberejoj:malliberej [[Pawiak]] en Varsovio, de decembro 1939 en Moabit en [[Berlino]], kaj poste en koncentrejo de [[Dachau]].
 
==Morto==