Valdanoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli klare
kvankam pli malgranda je bitokoj, la foto Prati - piazza Cavour, chiesa Valdese 00571-2.JPG en la teksto bildiĝas pli altkvalite ol la malnova foto de la sama preĝejo
Linio 15:
 
== La italaj valdenanoj nuntempe ==
[[Dosiero:ChiesaPrati valdense- romapiazza Cavour, chiesa Valdese 00571-2.jpg|thumbJPG|righteta|200px||<center>la valdena preĝejo sur Piazza Cavour en Romo]]
Post la agnosko de siaj religiaj rajtoj la valdenanoj en tuta Italio konstruis sociajn instituciojn - maljunulejojn, infanejojn, lernejojn, renkontejojn kiel la centro ''Agape'' apud [[Torino]]. Ĉirkaŭ ili grupiĝas la valdenaj [[diasporo|diasporaj]] komunumoj. Geografia centro de la eklezio tamen restas la tiel nomataj valdenaj valoj en la Alpoj okcidente de Torino, kie troviĝas la plej multaj kaj plej grandaj komunumoj. La teologia centro en formo de teologia fakultato tamen troviĝas en Romo, kie ankaŭ kunvenas la ''tavola'' - la demokratie elektita eklezia estraro kaj kie laboras la eklezia reprezentanto - la ''moderatore''.
 
[[Dosiero:0660 - Milano - Facciata chiesa valdese - Foto Giovanni Dall'Orto 5-May-2007.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|180px|<center>valdena preĝejo en Milano]]
Dum la itala [[faŝismo]] de la jaroj 1922 ĝis 1945 la valdenanoj estis aparte observitaj de la sekreta polico: protestantoj entute dum tiu tempo en Italio ne rajtis havi publikajn postenojn, la franca lingvo estis malpermesita (ankaŭ en diservoj) kaj la protestanta gazetaro malpermesita. Multaj piemontaj valdenanoj sekve dum la [[Dua Mondmilito]] batalis en la rezista movado kontraŭ la faŝista reĝimo de [[Mussolini]] kaj kontraŭ la okupo de norda Italio fare de la armeo de [[Nazia Germanio]]. La faŝismaj aŭtoritatoj respondis al tio per la ĝeneraligo ''"I valdesi sono tutti ribelli"'' (la valdenanoj ĉiuj estas ribeluloj). La plenan liberecon de religia praktikado la valdenanoj nur ekhavas dum la jaro 1984. Per tio finiĝas 800-jara historio de persekutoj, forpeloj kaj subpremo.