Elboslavoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La '''elboslavoj''' estis grupoj da okcidentaj '''[[slavoj]]''', kiuj ekde la mezo de la 6-a jarcento en pluraj migraj ondoj de la antaŭa vivregiono en partoj de la nunaj ŝtatoj [[Pollando]], [[Ĉeĥio]] kaj [[Slovakio]] penetris norden en partojn de la nuna orienta kaj norda [[Germanio]]. Ili vivis precipe en la proksimeco de la rivero [[Elbo (rivero)|'''Elbo''']] kaj pro tio ricevis sian nomon. La unua migra ondo estis triboj, kiuj de oriente pasis la riveron [[Odro]], kaj aliaj triboj, kiuj de sudoriento laŭlonge de la Elbo penetris ĝis la riveroj [[Saale]] kaj ĝis la pejzaĝo ''[[Havelland]]'' norde de la rivero [[Havel]]. La venintoj el oriento certe kontribuis al la kreo de la abodritoj, ebloslava tribaro en la nuna [[Meklenburgo]] kaj orienta [[Holstinio]], kaj de la slavaj setlejoj ĉe la riveroj Havel kaj [[Spree]] en la nuna regiono [[Brandenburgio]].
 
Ekde la fino de la 6-a kaj dum la [[7-a jarcento]] la triboj de [[Luzacio]] kaj la veletoj (setlantaj en la nunaj [[Antaŭpomerio]] kaj norda [[Brandenburgio]]) venis al la nuna nordorienta Germanio. Konstituiĝis pluraj elboslavaj triboj, inter ili la [[soraboj]] en Luzacio, la havelanoj kaj veletoj en Brandenburgio kaj la abodritoj en Meklenburgo. Iom izolite sur la insulo [[Rügen]] de la balta maro vivis la raneoj, kaj ankoraŭ pli okcidente la [[vagroj]] en Holstinio, kaj la drevanoj en la regiono de [[Luneburgo]]. La slavaj kulturoj en nordorienta Germanio foje titoliĝis foje Elboslaboj, sed foje ankaŭ [[vendoj]] aŭ polaboj.
 
La plej okcidenta konata princa rezidejo estis la vagra setlejo ''Starigard'' respektive ĝermane ''Aldinburg'' (ambaŭ formoj signifas "malnova burgo") ĉe la balta maro, el kiu evoluis la nuna urbo [[Oldenburg (Holstinio)|Oldenburg en Holstinio]]; la loko estis grava elboslava komercejo por negocaj rilatoj al la [[saksoj|saksa]] urbo [[Hamburgo]] kaj al la [[vikingoj|vikinga]] setlejo [[Haithabu]]. La najbaraj rilatoj en la nordo de Germanio ne ĉiam estis pacaj. En la 9-a kaj 10-a jarcentoj Hamburgo plurfoje atakiĝis, en 1066 Haithabu estis elrabita fare de la slavoj, en la 11-a jarcento la slava komerca urbo ''Vineta'' (kies situo ĉe la marbordo de la nuna [[Antaŭpomerio]] ne plu ekzakte lokigeblas) estis neniigita. <ref>Helmold von Bosau: ''Slawenchronik (orig. um 1170). Ausgewählte Quellen zur deutschen Geschichte des Mittelalters'' (germane: "Slava kroniko, origine ĉirkaŭ la jaro 1170; elektitaj fontoj pri la germana historio de la mezepoko"); Freiherr vom Stein-Gedächtnisausgabe. Volumo XIX. 4-a eldono. Darmstadt 1983</ref>