Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Black_Death.jpg estas anstataŭigita per Smallpox_depicted_in_the_Toggenburg_Bible.jpg. CommonsDelinker: [[:commons:COM:FR|F
Linio 137:
 
[[Dosiero:Smallpox depicted in the Toggenburg Bible.jpg|eta|maldekstra|250px|Infektitoj per pesto, bildigo el biblio de Toggenbur, [[1411]]]] Sed [[Eduardo la 3-a]] tenis la popularecon inter homoj eĉ malgraŭ la malsanoj kaj la malbona financa situacio en la lando. Pli malbone tio estis kun lia nepo [[Rikardo la 2-a]], kiu surtroniĝis en la jaro [[1377]]. Lia patro [[Eduardo la Nigra Princo]] mortis mallogtempe antaŭ tio. Rikardo havis tiam nur 11 jarojn, do regis anstataŭ li liaj konsilantoj, kiuj enpraktikigis imposton por ĉiu loĝanto super 15 jaroj. Pli poste ili plialtigis la imposton kaj la loĝantoj devis pagi. Sed en la jaro [[1381]], kiam la imposto estis plialtigita denove kaj sufiĉe rapide, la loĝantoj komenciĝis ribeli. La ribelo disvastiĝis precipe el pli riĉaj regionoj, Kent kaj East Anglio, post kiuj kuraĝis ankaŭ malpli riĉaj regionoj. Pluan motivon por la ribelo donis la grandbienuloj, kiuj laŭvorte el la kamparanoj farigis denove servutulojn, ĉar tio estis pli malmultekosta. La ribelintojn gvidis [[Wat Tyler]], kiu proklamis, ke antaŭ dio ĉiuj estas egalrajtaj, do kial la loĝantoj devus esti dividitaj en tavolojn. Tiu ĉi ribelo de kamparanoj nur kelke da semajnoj. Dum tiu tempo la kamparanoj okupis plimulton de Londono, kie alligis al ili ankaŭ la urbanoj. Tyler estis mortigita kaj Rikardo promesis, ke li plenumos postulojn kaj nuligos la servutecon, nur ke la servutuloj disiru. Sed li ne konservis sian promeson kaj li igis [[pendumo|pendumi]] la gvidantojn. Sed la revolucio eĉ tiel signifis averton por la reganto kaj la nobelaron. Rikardo havis problemojn eĉ kun siaj nobeloj kaj li eluzis siajn leĝpovojn kontraŭ ili. Li igis malliberigi [[John Gaunt]]-on - sian onklon kaj unu el la plej fortaj viroj en la lando. Sed lia filo Henriko el Lancester ne pardonis lin. En la jaro [[1399]], kiam Rikardo estis okupita pro situacio en Irlando, li venis kun armeo kaj detronigis Rikardon. Tiu ne havis idon kaj do denove eksplodis batalo inter filo de Eduardo la 3-a kaj Henriko. Tiu fine akiris subtenon de nobeloj kaj surtroniĝis kiel [[Henriko la 4-a]]. La reston de vivo li pasigis pro renovigado de la reĝa aŭtoritato kaj pro sekurigado de la trono por sia filo. Sed li sentis minacon de plua milito. La ribelo de kamparanoj ekestis pro malkonkordo inter la homoj kaj la ŝtato, sed en la lando ankaŭ kreskis malkonkordoj kun la eklezio. La ekleziaj altranguloj antaŭ longe ne konservis la kristanismajn idealojn, al multaj temis nur pri profito kaj riĉeco. Ili traktis kun la subuloj kruele, nemirinde ke oni rifuzis pagi la eklezian imposton. Al la situacio ankoraŭ aldonis la fakto, ke ekde la jaro [[1309]] la sidejo de papo estis [[Avignon]] en Francio, kontraŭ kiu angloj gvidis la militon. Homoj pensis, ke per la pagado de imposto al la papo ili helpas francojn. Kun tio konsentis ankaŭ la reĝo kaj li malaltigis la eklezian imposton. La eklezio ne protestis, ĉar ĝi estis en unu flanko kun la reganta tavolo. Multaj altranguloj devenis el nobelaj familioj kaj la reĝo mem nomumis ilin. Kiam la kamparanoj okupis en la jaro [[1381]] [[Londono]]n, ili ekzekutis ĉefepiskopon el [[Canterbury]], kiu estis samtempe la reĝa kanceliero. La kristanoj jam ne estis referitaj al doktrino de pastroj, ĉar komencis aperi religiaj libroj en la angla lingvo, kiuj donis al ili sufiĉajn konojn. La aŭtoritato de eklezio sinkis. Eĉ estiĝis ties branĉo la t.n. "lolardo", gvidita de [[John Wyclif]], la oksforda profesoro. Temis al ili pri la pureco de eklezio, sen profana riĉeco. Ili havis subtenon ankaŭ en vicoj de nobelaro, sed la reĝo [[Henriko la 4-a]] estis fidela al la tradicia eklezio. Li malpermesis la "lolardanojn", li eĉ lasis ilin ekzekutadi.
 
La [[Traktato de Windsor (1386)|Traktato de Windsor]] estas la diplomatia traktato signita inter [[Portugalio]] kaj [[Anglio]] la 9-a de majo [[1386]] ĉe Windsor. Ĝi estas la plej malnova ankoraŭ reganta diplomatia alianco en la mondo. Ili signis post angla helpo al la Dinastio Aviso dum la Batalo de Aljubarrota la antaŭa jaro.
 
===La centjara milito daŭrigas===